Olivia Newton-John
Olivia Newton-John | |
---|---|
![]() Olivia Newton-John proksimume en la jaro 1988
| |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1948 (73-jara) en Kembriĝo |
Edz(in)o | John Easterling • Matt Lattanzi |
Deveno | Melbourne, Viktorio, ![]() |
Ĝenroj | kontreo, popmuziko, muzikalo |
Profesio | kantistino, komponistino, aktorino |
Instrumentoj | voĉa muziko, drumo |
Aktivaj jaroj | 1963 – nuntempo |
Retejo | www.olivianewton-john.com |
Olivia NEWTON-JOHN estas aŭstralia kantistino kaj aktorino. Ŝi naskiĝis la 26-an de septembro 1948 en Cambridge en Anglio. Ekde sia 5-a jaraĝo ŝi kreksis en Melburno, kie ŝi komencis kiel folka kantistino.
En la jaro 1966 aperas ŝiaj unuaj kantoj. En la jaro 1970 Olivia Newton-John aperas kiel anino de la grupo Tomorrow en samtitola filmo. Pli grandaj sukcesoj venas nur poste en la formo de furorkantoj If Not For You (1971, de Bob Dylan), Banks Of The Ohio (1971), Let Me Be There (1974), If You Love Me (1974), I Honestly Love You (1974), Have You Never Been Mellow (1975), Please Mr. Please (1975). Ĉirkaŭ la jaro 1975 la kantistino komencis orientiĝi de popmuziko al country-muziko. Samtempe ŝi transloĝiĝis en Usonon.
Grava rompo en ŝia kariero estis rolo en la filmo Grease. Akompanas ĝin ankaŭ vico da furorkantoj, krom aliaj You're The One That I Want (dueto kun John Travolta), Summer Nights kaj Hopelessly Devoted To You. En la jaro 1980 ŝi rolis en Xanadu, el kiu devenas ankaŭ tre sukcesa kanto Xanadu.
Filmaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1965 | Funny Things Happen Down Under | Olivia |
1970 | Toomorrow | Olivia |
1978 | Grease | Sandy Olsson |
1980 | Xanadu | Kira |
1983 | Two of a Kind | Debbie Wylder |
1990 | A Mom for Christmas | Amy Miller |
1994 | A Christmas Romance | Julia Stonecypher |
1996 | It's My Party | Lina Bingham |
2000 | Sordid Lives | Bitsy Mae Harling |
2001 | The Wilde Girls | Jasmine Wilde |
2010 | 1 a Minute | Herself |
2010 | Score: A Hockey Musical | Hope Gordon |
2011 | A Few Best Men | Barbara Ramme |
2017 | Sharknado 5: Global Swarming | Orion |