Omar al-Baŝir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omar al-Baŝir en la 12-a konferenco de la Afrika Unio februare 2009

Omar Hasan Ahmad al-Baŝir (arabe عمر حسن أحمد البشير; naskiĝis la 1-an de januaro 1944 en Hoŝ Banaga proksime de Ŝandi en norda Sudano) estas la ŝtatestro de Sudano. Li estas armea generalo, kiu en 1989 ekregis la landon post neperforta armea puĉo kaj regas Sudanon en sinteno de islama fundamentalismo. Ekde 1993 li estas la ŝtata prezidanto de Sudano. La 25-an de aprilo 2010 li estis reelektita je sia posteno en prezidenta baloto. Laŭ oficialaj informoj li ricevis 68 procentaĵojn de la voĉdonoj.

Kondamno de la Internacia puna kortumo

La 14-an de julio 2008 la ĉefakuzisto de la Internacia puna kortumo en Hago, Luis Moreno-Ocampo, petis kondamni la sudananon pro genocido, krimoj kontraŭ la humaneco kaj militkrimoj en la daŭriĝanta milito en Darfuro. Temis pri la unua kazo, kiam petiĝis kondamni oficantan ŝtatestron je malliberiĝo.

La Internacia puna kortumo la 4-an de marto 2009 vere kondamnis lin je malliberiĝo, sed nur akuzis lin pri krimoj kontraŭ la humaneco kaj militkrimoj, ne pri genocido, ĉar laŭ la kortumo mankis sufiĉaj pruvoj. Nur la latva juĝistino Anita Ušacka ankaŭ pledis por akuzo pri genocido. Tamen la kortumo lasis al si la liberon eventuale poste ampleksigi la kondamnon je akuzo pri genocido, se la haveblaj pruvoj plimultiĝus) [1][2]

Iuj ŝtatoj kiel ekzemple Ĉinio, Rusio, la Araba Ligo kaj la Afrika Unio kritikas la kondamnon kaj konsideras ĝin malhelpo por pripacaj internegocoj en Darfuro. En julio 2009 Afrika Unio publikigis rezolucion, eksplicite ne obei la kondamnon je malliberiĝo. [3]

Notoj

  1. novaĵo pri la kondamno en la germanlingva retejo spiegel.de
  2. http://www.icc-cpi.int/iccdocs/doc/doc639078.pdf informo de la kortumo mem en formato PDF (angle)
  3. http://news.bbc.co.uk/2/hi/africa/8133925.stm informo pri la rezolucio de la Afrika Unio en la retejo de la televida korporacio BBC (angle)