Hirtokrona sturno
Hirtokrona sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hirtokrona sturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Onychognathus salvadorii (Sharpe, 1891) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Hirtokrona sturno (Onychognathus salvadorii) estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo.
Tiu ĉi estas birdo indiĝena de centra Etiopio, norda Kenjo, nordokcidenta kaj suda Somalio kaj eble ankaŭ orienta Ugando kaj sudorienta Sudano. Ĝi estas monotipa.
Unu el la brunflugilaj sturnoj, la Hirtokrona sturno distingiĝas el la aliaj pro sia tre longa vosto kaj la kuseno de veluraj nigraj fruntaj plumoj; krome ĝi havas tre ruĝajn irisojn, malkutime ĉe tiu genro. Tiu membro de la Onychognathus estas specio kies masklo havas brilan irizecan nigran plumaron kun brunecaj makuloj en la eksteraj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge kaj ne tiom ruĝecaj kiom ĉe aliaj membroj de la genro (el la Ruĝecflugila sturno al la Sokotra sturno). La beko kaj kruroj estas nigrecaj. Inoj kaj junuloj estas similaj sed pli senkoloraj, kun grizeca kapo kaj sen brila plumaro.
Tiu estas tre komuna sturno ĉe Ŝaba GR. Ĝi ĝenerale asociiĝas al klifoj kaj gorĝoj, ofte ĉe akvo kaj povas troviĝi nombre sude de la teritorio ĉe Lago Baringo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Onychognathus salvadorii. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|