Orang Asli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Orang Asli (litere ĝi signifas "originala homo" (orang=originala, asli= homo) en la malaja lingvo oni nomas la popolon "sakaj" ("sklavo") kvankam tiu termino estas malŝatata de la Orang Asli pro ĝiaj negativaj konotacioj[1]. Tial Orang Asli anstataŭas la pli malnovan malestiman esprimon Sakai) estas la oficiala nomo uzata en Malajzio ekde 1966 por kolektivo de indiĝenaj popoloj kiu formas nacian malplimulton en la Duoninsula Malajzio[2]. La Orang Asli plejparte retiriĝis al la pli altaj montregionoj de la duoninsulo, ofte vivantaj duon-nomade. En Taman Negara (Nacia Parko), la 4 340 kvadratkilometra areo en la mezo de la duoninsulo, ili rajtas daŭrigi sian tradician vivon.

Kun ĉ. 145 000 homoj la Orang Asli formas nur 0.7% de la tuta loĝantaro de Malajzio (2010). La plej granda grupo estas la Senois, kiu konsistigas pli ol 54% de la Orang Aslia loĝantaro.

La Orang Asli havas oficialan statuson Bumiputra fare de la malajzia registaro, kune kun la malajzianoj kaj la indiĝenaj popoloj de Orienta Malajzio (Borneo), jura statuso, kiu donas al la indiĝenaj popoloj sociajn avantaĝojn super la enmigrintaj ĉinoj kaj indianoj en la multetna Malajzio.

La Orang Asli konsistas el pluraj etnoj:

  • la Semang aŭ Negritos, kiuj plejparte vivas kiel ĉasistoj kaj kolektantoj,
  • la Senoi , kiuj kultivas rizon kaj milio en la altebenaĵoj, kaj
  • la Jakun (aŭ indiĝenaj malajoj), kiuj kultivas en la malaltaj teroj kaj komercas kiel arbaraj kolektantoj[2].

La homogeneco de la Orang Asli estas rezulto de ilia percepto fare de eksteruloj, bazita sur kulturaj kaj ideologiaj kriterioj. Fakte, ili konsistas el multaj triboj kaj loĝantaroj kiuj neniam sentis sin kiel unu popolo. Setlejoj de Orang Asli estas disigitaj inter la ĉefa, plejparte malaja loĝantaro, ofte en montaraj areoj aŭ en la ĝangaloj de la tropika pluvarbaro. Ĉiu grupo identigas sin mem pere de specifa geografia kaj ekologia spaco, kiun ili konsideras kiel kutima lando. Sekve, ĉiu de ili konsideras sin mem tute sendependa kaj malsama de la aliaj komunumoj. Kio unuigas la Orang Asli estas nur la kontraŭstaro al la ĉefflua socio de la tri gravaj etnaj grupoj de la Duoninsula Malajzio (kaj la fakto ke ili estas ĉiuj plejparte marĝene de la socia, ekonomia kaj kultura vivo de la evoluado de la lando.

Kiel aliaj indiĝenaj loĝantaroj ĉirkaŭ la mondo, Orang Asli klopodas konservi ilian propran apartan kulturon kaj identecon, kiu estas intime ligita al la fizikaj, ekonomiaj, sociaj, kulturaj, teritoriaj kaj spiritaj ligoj al ilia tuja natura vivmedio.

Ekzistas muzeo pri la Orang Asli en Melaka, kaj ankaŭ simila muzeo en Gombak, ĉirkaŭ 25 km norde de Kuala Lumpuro.

Teminologio[redakti | redakti fonton]

Orang Asli ludantaj nazan fluton.

La termino "Orang Asli" estas relative juna termoino kiu estis oficiale uzita sole ekde la frua 1960-aj jaroj. Orang Asli devenas de la araba vorto asali (أصلي kiu signifas, "originala", "bone naskita" aŭ "aristokrata"). Orang Asli signifas litere "originala homo" (orang=originala, asli= homo). En la malaja lingvo oni nomas la popolon "sakaj" ("sklavo") kvankam tiu termino estas malŝatata de la Orang Asli pro ĝiaj negativaj konotacioj[1]. Tial Orang Asli anstataŭas la pli malnovan malestimatan esprimon Sakai.

Lingvaro[redakti | redakti fonton]

La lingvoj de la Orang Asli estas atribuitaj al la aŭstralazia lingvaro.

Religio[redakti | redakti fonton]

Iliaj tradiciaj etnaj religioj estas ankoraŭ disvastigitaj inter ĉiuj Orang Asli[3].  Ilin peras ŝamanoj (nomataj Pawang, Saatih, Kemantan)[4], kiuj alvokas spiritojn je helpo kaj plenumas ekstazajn ceremoniojn kaj ŝamanajn inicajn ritojn. Precipe ĉe la etnoj Sakai kaj la Jakun oni povas paroli pri ŝamanismo (Hala kaj Poyang)[5], iom malpli ĉe la etno Semang (Halaa)[6]. La ritoj multe diferencas en la detaloj, sed sekvas komunan bazan ŝablonon: incensoj, dancoj, muziko kaj tamburado estas la normaj ritoj. Alvoko de spiritoj je helpo kaj animvojaĝoj oftas, samkiel la interpretado de sonĝoj. Ŝamanoj havas altan statuson eĉ post ilia morto. .Kiel ĉe la indoneziaj pluvarbaraj popoloj, centra temo ĉe la ŝamanoj estas la alvoko de la tigra spirito, kiu igas la ŝamanon - sed ankaŭ ĉiun, kiu provas ĝin - posedata (lupa)[7].

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Amani Williams Hunt Abdullah, Orang Asli politikisto kaj Orang Asli aktivulo,
  • Profesoro d-ro. Bahari Belaton, la unua Orang Asli nomumita kiel prezidanto en la malajzia historio. Li estas la prezidanto de Universiti Sains Malajzia (USM) Lernejo de Komputila Scienca (SOCS) kaj ankaŭ servas kiel direktoro de la Nacia Altnivela IPv6 Centro (NAv6). Li apartenas al la tribo Semai de Tangkai Cermin en Perak.
  • Ramli Mohd Nek, parlamentano
  • Yosri Derma Raju, eksa Malajzia futbalisto.
  • Sapiah Mohd Nek, ĝenerala direktoro de la Orang Asli Evoluada Departemento (Jakoa). Ŝi estas la unua virino de Orang Asli-deveno kiu estis nomumita por tiu posteno.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Iskandar Carey: Orang Asli: The Aboriginal Tribes of Peninsular Malaysia. Oxford University Press, Londono 1976, ISBN 0-19-580270-5
  • Roy Davies Linville Jumper: Orang Asli Now: The Orang Asli in the Malaysian Political World. University Press of America, Lanham (Maryland) 1999

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Colin Nicholas, "'Orang Asli' is an English term", la 27-an de januaro 1994, Center for Orang Asli Concerns.
  2. 2,0 2,1 (en) Shuichi Nagata: Subgroup “names” of the Sakai (Thailand) and the Semang (Malaysia): a literature survey. In: Anthropological Science, Vol. 114, 2006, paĝoj 45–57.
  3. (de) Richard B. Lee kaj Richard Daly (eld.): The Cambridge Encyclopedia of Hunters and Gatherers. 4-a eldono. Cambridge University Press, Novjorko 2010, (unua eldono 1999), ISBN 978-0-521-60919-7. paĝo 31.
  4. (en) Geoffrey Benjamin, Cynthia Chou (eld.): Tribal Communities in the Malay World: Historical, Cultural, and Social Perspectives. Institute of Southeast Asian Studies, 2002, paĝoj 140, 216, 374, 382.
  5. Hyun-key Kim Hogarth, Vol. 14 de Korean Studies Series - Jipmoondang Publishing Company. 1999, paĝo 43.
  6. (en) Terry Miller, Sean Williams (eld.), The Garland Handbook of Southeast Asian Music. Routledge, 2011, paĝo 320.
  7. (fr) Mircea Eliade, Le Chamanisme et les techniques archaïques de l'extase, eld. Payot, ISBN 9782228132008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) MOASF (Orang Asli ĉe Facebook)

(en) How Esperanto can help the orang asli and orang asli community (pri Esperanto kiel helpiloj en la kampo de ekonomio, scio, komunikado kaj indiĝenaj rajtoj)