Orange (Kalifornio)
Orange estas grandurbo kaj universitata urbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Orange (Kalifornio).
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 33° 48′ N 117° 49′ U / 33.800 °N, 117.817 °U (mapo)Koordinatoj: 33° 48′ N 117° 49′ U / 33.800 °N, 117.817 °U (mapo)
- Areo: 65 km²
- Loĝantaro: 136.416 (en 2010)
- Supermara alteco: 59 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 92856-92869
- Telefonkodoj: 657, 714
Geografio
Orange situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Anaheim troviĝas 6, Santa Ana (Kalifornio) 8, Garden Grove (Kalifornio) 12, Irvine 14 km.
Historio
En la nuna Orange indianoj vivis jam antaŭ 2 miljaroj. En 1769 meksikanoj-hispanoj alvenis, kiuj nomis la vastajn kampojn "Valo de Sankta Anna". Ili komencis loĝadi en la valo ekde 1776. En 1848 norda Kalifornio iĝis apartenaĵo de Usono. Ĝis 1873 la urbeto havis la nomon Richland. La alveninta fervojo helpis la evoluon, precipe la agrikulturon.
Trafiko
Loĝantoj de Orange profitas flughavenon de Santa Ana. La urbego havas bonajn vojajn kaj relajn ligojn kun la apudaĵo.
Klimato
Orange situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-23 °C, en aŭgusto averaĝe estas 28 °C kun rekordo 43 °C, en januaro averaĝe estas 7 °C kun rekordo -6 °C. Jare pluvas po 320 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter junio-julio praktike ne pluvas. Tre malofte neĝas.
Servoj
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Santiago de Querétaro, Meksiko
- Ŝablono:Flagikono kvartalo Novo Kosino en Moskvo, Rusio
- Ŝablono:Flagikono Orange (Aŭstralio), Aŭstralio
- Ŝablono:Flagikono Orange (Francio), Francio
- Ŝablono:Flagikono Timaru, Nov-Zelando
Partneroj:
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de Guglo, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio