Saltu al enhavo

Irvine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irvine
urbo de Usono
urbego
ĉarta urbo en Kalifornio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono Kantono Orange
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 281 707  (2020) [+]
Loĝdenso 1 650 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 41′ N, 117° 48′ U (mapo)33.684166666667-117.7925Koordinatoj: 33° 41′ N, 117° 48′ U (mapo) [+]
Alto 56 m [+]
Areo 170,74 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Irvine (Kalifornio)
Irvine (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo en Kalifornio
Irvine (Usono)
Irvine (Usono)
DEC
Situo en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Irvine, California [+]
vdr

Irvine (angle, prononco laŭ sistemo IFA ˈɜːva͡ɪn) estas grandurbo kaj grava universitata urbo en Kantono Orange, Kalifornio, Usono.[1] Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 281 707 loĝantoj sur areo de 170,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 650 loĝantoj/km².

Situo de Irvine en Kalifornio

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]
Irvine, urbomezo

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Irvine situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Santa Ana troviĝas 10, Costa Mesa 11, Orange (Kalifornio) 14 km.

En la nuna Irvine indianoj vivis jam antaŭ 2 miljaroj. Gaspar de Portolà hispana esploristo venis en 1769. La hispanoj prenis kampojn por misio, fortikaĵo kaj brutoj. Baldaŭe grandaj bienoj formiĝis, kiuj estis ĝermoj de la nuntempaj urboj. Post 1848 usonanoj alvenis, kiuj aĉetis la kampojn por ŝafopaŝtado, unu el ili estis James Irvine. Komenciĝis ankaŭ kampokultivadoj. En 1888 proksime fervojo ekfunkciis kaj oni nomis haltejon pri James Irvine. La urbeto, kiu formiĝis ĉirkaŭ tiu stacio, estis nomita Myford laŭ la filo de Irvine. La urbo estis renomita Irvine en 1914. Irvine estis planita kaj konstruita ekde la 1960-aj jaroj de la entrepreno Irvine Company; ĝi ricevis en 1971 oficiale la urbajn rajtojn[2]. En Irvine troviĝas kampuso de la Universitato de Kalifornio.

Irvine estas la hejmo de la ĉeno In-N-Out Burger de rapidmanĝejoj, de la videoluda disvolvigista entrepreno Blizzard Entertainment, de la Ayn Rand Institute (ekde 1985) kaj The Center for Medical Progress (ekde 2013).

financa kvartalo
panorama bildo

En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Menciindas la biciklovojetoj.

Irvine situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 10-24 °C, inter junio-septembro la rekorda varmo estas 43 °C, en januaro la malvarma rekordo estas −6 °C. Jare pluvas po 352 mm. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas en julio.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

En Irvine mortis:

Nomportantoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Tiu ĉi artikolo ekestis per traduko helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]