Oranĝa hieracio
Aspekto
Oranĝa hieracio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hieracium aurantiacum
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hieracium aurantiacum L. 1753 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Genro: Hieracio
Specioj:
- Alpa hieracio (Hieracium alpinum) (vidu la suban foton)
- Sabaŭdia hieracio (Hieracium sabaudum) (vidu la suban foton)
- Oranĝa hieracio (Hieracium aurantiacum, sinonimo: Pilosella aurantiaca) estas staŭdo kiu apartenas al la familio de la asteracoj (Asteraceae). La planto troviĝas de nature en Eŭropo kaj ankaŭ kelkfoje en ornamĝardenoj.
La planto havas super- kaj subterajn (rizomo) stolonojn, pro kio ĝi povas formi densan radikaĵon. La planto fariĝas 30–60 cm alta kaj havas, kiel la nomo indikas, oranĝajn florojn de ĉ. 2 cm. La tigo kaj la folioj estas harkovritaj. Sur la spatelformaj folioj estas glandoharoj.
Tiu palearktisa planto floras en junio kaj julio.
La planto troviĝas inter herbo en sekaj ĝis humidetaj iom acidaj lokoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hieracium_aurantiacum Arkivigite je 2006-11-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Hieracium_aurantiacum Arkivigite je 2011-11-18 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Hieracium_aurantiacum[rompita ligilo] (france)