Orchis anthropophora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aceras anthropophorum
Aceras anthropophorum 02.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonuloj monocotyledones
Ordo: Asparagaloj
Familio: Orkidacoj Orchidaceae
Genro: Orkido Orchis
Specio: A. anthropopophorum’’
' Aceras anthropophorum '
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Aceras anthropophorum (L.) W.T.AITON, sin.: Orchis anthropophora (L.) All.) estas la sola specio de la monotipa plantgenro Aceras en la familio de la orkidacoj (Orchidaceae).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La genra nomo Aceras konsistas el la greka antaŭsilabo α- a- = sen kaj κέρας keras = korno. La specia epiteto anthropophorum konsistas el la grekaj vortoj άνθρωπος anthropos = homo kaj φερείν pherein = porti.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

folirozedo en vintro
ilustraĵoj el Ilustraĵoj de oridoj, kiuj aperas en Germanujo, tabulo 11

Habito kaj folio[redakti | redakti fonton]

Aceras estas relative gracila multjara herba planto, kiu atingas averaĝan kreskoalton de 20 ĝis 40 cm. La geofito formas relative malgrandaj, rondaj ĝis ovformaj plantbulboj kiel rezervorganoj. Fine de la flortempo la planto formas el bulbidon novan tigon el kiu jam an aŭtono elkreksas folio. La planto travintras kun verdaj folioj. La folioj je la malsupra parto de la tigo rozedforme alproksimiĝitaj, kaj la folioj je la supra parto de la tigo ĉirkaŭas la tigon ingforme. La relatve multaj (kvar ĝis naŭ) brilaj la verdaj folioj havas longece lanceta formo.

parto de floraro de unusimetriaj floroj

Floraro kaj floro[redakti | redakti fonton]

La altaj filigranaj floraro entenas pli ol 100 floroj. La duseksaj floroj estas [[dusemittriaj kaj trinombraj. La grandeco de floro estas 12 ĝis 14 mm. La .ovformaj, sepaloj havas ruĝan randon kaj la iometre malpli grandaj petaloj formas duongloban kaskon. La labelo (lipo) estas senspronaj, 12 ĝis 15 mm longaj, pendantaj, verdecaj/okroflavaj ĝis brunaj/oranĝruĝa. La planto floras de komenco de majo ĝis fino de junio. La kromosomonombro estas 2n = 42.

Aceras anthropophorum en biotopo, de malgrasa herbejo Kuppenrhön apud la Fulda

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

La planto ŝatas sunajn montetojn, malaltajn malgrasa razeno kaj maldensaj arbustejoj. La grundo estu seka kaj meze freŝa.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La akceptita genra nomo Aceras R.BR. estis starigita en la jaro 1813 fare de Robert Brown. La nuntempa valida nomo estas Aceras anthropophorum (L.) W.T.AITON 1814.

Apud la bazonimo Ophrys anthropophora L. 1753 ekzistas pliaj sinonimoj, kiu baziĝas sur la sama tipo:

  • Orchis anthropophora (L.) ALL. 1785
  • Arachnites anthropophora (L.) F.W.SCHMIDT 1793
  • Satyrium anthropophorum (L.) PERS. 1807
  • Loroglossum anthropophorum (L.) RICH. 1817
  • Himantoglossum anthropophorum (L.) SPRENG. 1826
  • Serapias anthropophora (L.) JUNDZ. 1830

Subspecioj, varioj kaj hibridoj[redakti | redakti fonton]

×Orchiaceras bivonae
×Orchiaceras bivonae
×Orchiaceras spurium
×Orchiaceras spurium

De Aceras nek subspecioj nek varioj estas konataj Aceras anthropophorum mem estas tre proksime parenca al Orchis militaris-formoj kaj hibridiĝa kun ties specioj: soldata orkido (Orchis militaris), Itala orkido (Orchis italica), purpura orkido (Orchis purpurea) kaj simia orkido (Orchis simia).

ekzemple:

  • ×Orchiaceras bergonii (NANTEUIL) E.G.CAMUS}} (sin.: Orchis × bergonii NANTEUIL) = Orchis anthropophora × Orchis simia
  • ×Orchiaceras bivonae (TOD.) SOÓ}} (sin.: Orchis × bivonae TOD.}}) = Orchis anthropophora × Orchis italica
  • ×Orchiaceras meilsheimeri (ROUY) P.FOURN. (sin.: Orchis × macra LINDL.}}) = Orchis anthropophora × Orchis purpurea
  • ×Orchiaceras spurium (RCHB. F.) E.G.CAMUS}} (sin.: Orchis × spuria RCHB.F.) = Orchis anthropophora × Orchis militaris

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arbeitskreise Heimische Orchideen (Hrsg.): Die Orchideen Deutschlands. Arbeitskreise Heimische Orchideen, Uhlstädt-Kirchhasel 2005, ISBN 3-00-014853-1.
  • Helmut Baumann, Siegfried Künkele: Die wildwachsenden Orchideen Europas. Franckh, Stuttgart 1982, ISBN 3-440-05068-8.
  • Karl-Peter Buttler: Orchideen. Die wildwachsenden Arten und Unterarten Europas, Vorderasiens und Nordafrikas (= Steinbachs Naturführer. 15). Mosaik, München 1986, ISBN 3-570-04403-3.
  • Robert L. Dressler: Die Orchideen - Biologie und Systematik der Orchidaceae (Originaltitel: The Orchids. Natural History and Classification. Harvard University Press, Cambridge, Mass. u. a. 1981). Übersetzt von Guido J. Braem unter Mitwirkung von Marion Zerbst. Bechtermünz, Augsburg 1996, ISBN 3-86047-413-8 (gutes Werk zum Thema Systematik).
  • Hans Sundermann: Europäische und mediterrane Orchideen. 2. Auflage. Brücke, Hildesheim 1975, ISBN 3-87105-010-5.
  • John G. Williams, Andrew E. Williams, Norman Arlott: Orchideen Europas mit Nordafrika und Kleinasien (= BLV-Bestimmungsbuch. 25). Übersetzt, bearbeitet und ergänzt von Karl Peter Buttler und Angelika Rommel. BLV, München/Bern/Wien 1979, ISBN 3-405-11901-4.
speciala literaturo pri Aceras
  • T. Blachnik-Göller: Aceras anthropophorum – Erstfunde für Bayern. In: Berichte der Bayerischen Botanischen Gesellschaft. Band 62, 1991, S. 263–266 (PDF-Datei).
  • E. Klein: Die intragenerischen Hybriden der Gattung Orchis sowie deren intergenerischen Hybriden mit den Gattungen Anacamptis, Aceras und Serapias. In: Berichte aus den Arbeitskreisen Heimische Orchideen. Band 6, Nr. 1, 1989, S. 12–24.
  • M. Kropf: Rezente Bestandsentwicklung (sub-)mediterraner Pflanzenarten: Die Verbreitung des Ohnsporns (Aceras anthropophorum [L.] AIT.) im Nahegebiet (Flora von Rheinland-Pfalz). In: Mainzer naturwiss. Archiv. Band 41, 2003, S. 93–102.
  • H. Schlagowski: Aceras anthropophorum (L.) AITON fil. und deren Bastarde. In: Mitteilungsblatt des Arbeitskreises Heimische Orchideen Baden-Württemberg. Band 2, Nr. 6, 1970, S. 81–88.
  • N. Schlaich: Ein bemerkenswerter Wiederfund nach 45 Jahren von Aceras anthropophorum (L.) W.T. AITON an der nördlichen Bergstraße. In: Berichte aus den Arbeitskreisen Heimische Orchideen. Band 1, Nr. 1, 1984, S. 93.
  • Richard M. Bateman, Alec M. Pridgeon, Mark W. Chase: Phylogenetics of subtribe Orchidinae (Orchidoideae, Orchidaceae) based on nuclear ITS sequences. 2. Infrageneric relationships and reclassification to achieve monophyly of Orchis sensu stricto. In: Lindleyana. Band 12, 1997, S. 113–141.
  • Richard M. Bateman, Peter M. Hollingsworth, Julian Preston, Yi-Bo Luo, Alec M. Pridgeon, Mark W. Chase: Molecular phylogenetics and evolution of Orchidinae and selected Habenariinae (Orchidaceae). In: Botanical Journal of the Linnean Society. Band 142, Nr. 1, 2003, S. 1–40, DOI:10.1046/j.1095-8339.2003.00157.x.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

disvastigomapoj
regionalaĵoj