Ordinara ekvizeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ordinara ekvizeto Equisetum arvense
Ordinara ekvizeto (Equisetum arvense), ilustraĵo
Ordinara ekvizeto (Equisetum arvense), ilustraĵo
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Traĥeofitoj Tracheophyta
Klaso: Ekvizetopsidoj Equisetopsida
Ordo: Ekvitetaloj Equisetales
Familio: Ekvizetacoj Equisetaceae
Genro: Ekvizeto Equisetum
Specio: Ordinara e., E. arvense
Ordinara ekvizeto, Equisetum arvense
= (L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
Commons-logo.svg [[commons:Category:Equisetum arvense|Komunejo pri Ordinara ekvizeto Equisetum arvense ]]
v  d  r
Information icon.svg
sporospiko
sporoj
sterila ŝoso
ordinara ekvizeto burĝonanta
agro kun ordinara ekvizeto

Ordinara ekvizeto (Equisetum arvense), ankaŭ nomata kampa ekvizeto estas planta specio el la klaso de la ekvizetopsidoj (Equisetopsida).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ordinara ekvizeto estas rizomo-geofito. Ĝiaj multaj disbranĉitaj, harhavaj rizomoj kreskas ĝis 1,60 m profunde.[1][2] La ŝosoj, kiuj portas sporangion (fekundaj ŝosoj) estas malsamaj al la sterilaj foliŝosoj. La verdaj sterilaj ŝosoj atingas alton de 10 ĝis 50 cm kaj diametron de (1 ĝis) 3 ĝis 5 mm. Ili havas vertikale starantajn, regulajn, verticilajn branĉetojn. La tigo havas 6 ĝis 20 ripojn, kiuj estas kovrataj de papiloj.[3] La tigoj estas kavaj; la tigaj septoj longas 5 ĝis 12 mm.

La sporangioportantaj ŝosoj aperas antaŭ la sterilaj ŝosoj kaj formortas post la ellaso de la sporoj. Ili nur altas 5 ĝis 20 (malofte ĝis 40) cm. Ili estas helbrunaj. Mankas branĉetoj. La sporangiaj spikoj longas 1 ĝis 4 cm kaj estas nepintaj finoj .[1]

La sporangioportantaj ŝosoj aperas de marto ĝis komence de majo, la foliŝosoj ekkreskas en majo. La kromosomonombro diploida kun 2n = 216 kromosomoj.[1]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La flankaj grundŝosoj kreskas al bulbecaj ameloriĉaj rezervorganoj. La en la ĉelvandoj stokita silicia acido plifortigas la planton. Ĝi transprenas la funkcion de la lignino ĉe aliaj plantoj. Aerkanaletoj troviĝas tra la tuta planto. La fotosintezo okazas en la verdaj ŝosoj. La ŝosoj kiuj havas sporojn estas sen klorofilaj. Ili aperas printempe kaj post la eligo de la sporoj ili formortas. La radikoj kreskas el la ŝosoj.[4]

La vegeta reproduktado okazas per subteraj stolonoj. Krome rizompartoj zorgas por repoduktado vegeta. La ordinara ekvizeto tial estas ĝena fiherbo en agroj kaj ĝardenoj kaj nur malfacie priluktata.[4]. La ordinara ekvizeto estas indikplanto por tro kompaktaj grundoj kaj tro malsekaj grundoj. Ĝi ankaŭ indikas lomon kaj malsekecon de la subgrundo. La planto ja kreskigas radikojn ĝis profundeco de 160 cm.[2]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La ordinara ekvizeto kreskas en lomaj kaj malsekaj agroj kaj en lomaj kaj malsekaj herbejaj randoj. Ĝi disvastiĝas sur la norda hemisfero de la arktaj ĝis la mediteranaj zonoj de la maraj klimatoj ĝis la ekstreme kontinentaj zonoj /> [5] [6]

Ebleco de intermikso[redakti | redakti fonton]

En humidaj kreskejoj oni povas facile intermiksi la ordinaran ekvizeton kun la marĉa ekvizeto (Equisetum palustre), kiu estas eble venena pro sia enhavo de alkaloidoj.[7] La distingo de ambau specioj ne estas facila..[8]

Plantkuracado[redakti | redakti fonton]

ordinara ekvizeto en formo de herba drogo (Equiseti herba)

La ordinara ekvizeto longtempe forgesita kiel kuracplanto, danke al Sebastian Kneipp oni hodiaŭ scias, ke la ordinara ekvizeto estas kuracplanto.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

La enhavosubstancoj de la planto estas ĉ. 10 % silika acido kaj la terapeŭte efikantaj substancoj flavonoidoj, plantaj acidoj,[9] glikozidoj, kalio kaj karbonacidoj..[10]

Preparado[redakti | redakti fonton]

Por la uzo kiel kuracherbo oni uzas nur la verdajn ŝosojn.[11]. La drogo el la ordinara ekvizeto nomiĝas en apotekoj Equiseti herba.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La herbo de la ordinara ekvizeto estas uzata ĉe inflamaj malsanoj de la renoj kaj urinaj duktoj ĉe renŝtonoj. Ĝi taŭgas ankaŭ por kuraci kronikan tusadon, por kuraci edemon aŭ por mildigi artrozon. Ekvizeto estas ingredienco de multaj preparaĵoj, ekzemple reŭmatisma-, tusada-, rena-, vezika- teoj kaj teo por purigi la sangon. Pro la alta procentaĵo de silika acido ekvizeto plifortigas la konektivan histon. Ĝi ankaŭ plibonigas la metabolon kaj la perfusion kaj efikas sangohaltige. Ĝi havas diuretajn, imunstimulantan efikojn kaj plifortigas la digestan sistemmon.[11]

De ekstere oni uzas ekvizeton ekzemple ĉe la kuraco de malbone resanigaj vundoj.[12]

Uzado en la kosmetiko[redakti | redakti fonton]

En la kosmetiko ekvizetaj ekstraktoj estas uzataj por fortigi la konektivan histon, por plibonigi la trasangadon kaj por sia adstringa efiko.[9] Ankaŭ por kosmetiko de hararo.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Karl Ulrich Kramer (Eld.): Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Pteridophyta, Spermatophyta. Begründet von Gustav Hegi. 3., völlig neubearbeitete Auflage. Band I. Teil 1 Pteridophyta. Paul Parey, Berlin/Hamburg 1984, ISBN 3-489-50020-2.
  2. 2,0 2,1 Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. Unter Mitarbeit von Angelika Schwabe und Theo Müller. 8., stark überarbeitete und ergänzte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2001, ISBN 3-8001-3131-5, S.
  3. Franz Starlinger, Wolfgang Willner: Equisetaceae. In: M. A. Fischer, W. Willner, H. Niklfeld, W. Gutermann (Hrsg.): Online-Flora von Österreich. ab 2007. http://flora.vinca.at, abgerufen am 16. Januar 2010
  4. 4,0 4,1 Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Düll-Kutzelnigg; $2
  5. Ŝablono:Literatur
  6. P. J. Brownsey, D. R. Given, J. D. Lovis: A revised classification of New Zealand pteridophytes with a synonymic checklist of species. In: New Zealand Journal of Botany. Band 23, Nr. 3, 1985, S. 431–489.
  7. L. Roth, M. Daunderer, K. Kornmann, M. Grünsfelder: Giftpflanzen + Pflanzengifte – Vorkommen, Wirkung, Therapie und allergische und phototoxische Reaktionen. 5. erweiterte Auflage. Nikol, Hamburg 2008, ISBN 978-3-86820-009-6, S. 321–322.
  8. Der Ackerschachtelhalm bei golfbaer.gmxhome.de, abgerufen am 22. Juli 2017.
  9. 9,0 9,1 M. Bährle-Rapp: Springer Lexikon Kosmetik und Körperpflege. 3. Auflage. Springer, 2007, ISBN 978-3-540-71094-3, S. 187.
  10. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Madaus1938; $2
  11. 11,0 11,1 S. Bäumler: Heilpflanzenpraxis heute: Porträts, Rezepturen, Anwendung. Elsevier, Urban & Fischer, 2006, ISBN 3-437-57270-9, S. 49–50.
  12. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Schönfelder2011; $2
  13. S. Ellsässer: Körperpflegekunde und Kosmetik: Ein Lehrbuch für die PTA-ausbildung und die Beratung in der Apothekenpraxis. Springer, 2008, ISBN 978-3-540-76523-3, S. 241.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Retligoj[redakti | redakti fonton]