Ordinara enotero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ordinara enotero, Oenothera biennis
Ordinara enotero (Oenothera biennis)
Ordinara enotero (Oenothera biennis)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Onagracoj Onagraceae
Subfamilio: Onagroideae
Genro: Enotero Oenothera
Specio: Ordinara enotero Oenothera biennis
Ordinara enotero Oenotera biennis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ordinara enotero, dujara enotero aǔ latine (Oenothera biennis), estas plantspecio el la genro Enotero (Oenothera) ene de la familio de la Onagracoj (Onagraceae). Ĝi estas en Mezeǔropo neofito[1], ĉar ĝi estis enkonduktita ĉ. 1620 kiel ornamplanto de Nordameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

pivotradiko kompare al karoto
folirozedo en la unua jaro
grapola floraro
ilustraĵo
kvarnombra radisimetria floro
juna frukto
floro de flanko vidata

Ekstera aspekto kaj folio[redakti | redakti fonton]

La ordinara entero estas dujara herba planto, kiu kreskas de 0,8 ĝis 1,8[1], ĉe ideala kreskejo ĝis 2 m.[2] Ĝi formas en la unua jaro sur la grundo folirozedon kun karneca pivotradiko. En la dua jaro el ĝi kreskas verdan kaj malsupre ruĝece, senmakuletan tigon[1], ĝi estas simpla aǔ malofte disbranĉita kaj dense al maldense harhava[2].

La baze kaj alterne ĉe la tigo starantaj aǔ sidantaj folioj estas hel- aǔ mezhel-verdaj. La foliplatoj de la bazaj folioj longas 10 ĝis 30 cm kaj larĝas 2 ĝis 5 cm. La foliplatoj de la tigaj folioj havas longecon de 5 ĝis 22 cm kaj larĝecon de 1,5 ĝis 5 (1 ĝis 6) cm. La formo estas mallarĝe renverse lanceta ĝis elipta kun pinta folibazo kaj pinta malbaza fino. La rando de la tigaj folioj estas dentohava ĝis glata, kaj ofte laba[3]. Ekzistas ruĝa meza vejno [1] kaj ne bone videblaj flankaj vejnoj.[2]

Floraro kaj floroj[redakti | redakti fonton]

En nedisbranĉita, dense spika[3] floraro ĉe rekta glande harhava florarakso[1] staras kune multaj floroj. En ĉiu akselo de brakteo sidas floro. [1].

La duseksa floro estas radisimetria kaj kvarnombra kun duobla involukro. La hipantio estas malofte 2, ofte ĝis 2,5 ĝis 4 cm longa. Sur ĝi staras kalikaj kaj koronaj folioj.[3] La kvar verdaj ĝis flavaj, malofte pli aǔ malpli ruĝaj [3] kalikofolioj. Ili estas 1,2 ĝis 2,2, malofte ĝis 2,8 cm longaj kaj al la malsupro fleksitaj kalikopintoj.[3] [2] [1] La petaloj estas intense flavaj, kaj fariĝas dum la tromaturiĝo oranĝkoloraj. Ekzistas du cirkloj kun po kvar stamenoj. La anteroj longas 3 ĝis 6 (ĝis 9) mm longaj. Malsupre en la malvasta subfloraĵo troviĝas la kvinfaka, epigina, harhava ovario[3]. La plurajn centimetrojn longa pistilo finiĝas en kvar stigmoj.[2]

polenero de la ordinara enotero (400x)

Frukto kaj semo[redakti | redakti fonton]

La juna frukto estas kovrita de triĥomoj kaj pintaj haroj[1]. La sidanta kapsulfrukto havas longecon de 2 ĝis 4 cm kaj diametro de 4 ĝis 6 mm kaj estas preskaǔ rekta.[3]. [2]

Kromosomnombro[redakti | redakti fonton]

La kromosoma baza nombro estas n = 7; ekzistas diploidio, do 2n = 14.[1][2]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La ordinara enotero estas hemikriptofito.[1] Ĝi havas radikojn ĝis profundeco de 160 cm.[4]

Florekologio[redakti | redakti fonton]

semaro de ordinara enotero

Disvastigo de la semoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar ĉiu ĉefa kaj flanka ŝoso havas ĝis 120 florojn, la ordinara enotero estas tre forta en multiblikado.

En Ĉinujo la fruktoj fariĝas maturaj inter julio kaj novembro [2]. Ĉiu semkapsulo havas ĝis 200 semojn. Kiel disvastigostrategio estas la t.n. semaĥorio, la disigado per vento aǔ la movigado de plantoj per bestoj. La nur unumilona gramo pezaj semoj elfalis el la kapsuloj kaj forblovita per vento (la tiel nomata meteoroĥorio).

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La origina hejmregiono de la ordinara enotero estas la orienta kaj meza Nordameriko[3].

Ĝi enduktiĝas simile kiel aliaj enoteroj en la 17a jarcento kiel ornamplanto al Eŭropo kaj aliaj moderaj regionoj de la mondo (t.n. Eteloĥorio). En Eǔropo ili estas hemeroĥoriaj neofitoj. Kiel nura ornamplanto ĝi jam havis grandan disvastigon. Post la malkovro, ke la radikoj kaj la folioj estas manĝeblaj, ĝi estas ofte kultivata kiel legomo. Kiel ĝardenfuĝinto la planto disvastiĝas rapide. Jam en 1766 ĝi estas rigardita en Brandenburgio kiel trudherbo.[3].

Por bone kreski la ordinara enotero bezonas sekan ne tro nutraĵriĉan, sed kalkhavan grundon.[4] La enotero kreskas bone, se ĝi havas altan temperaturon kaj sunon.[5]

Nomo kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Carl von Linné publikigis en 1753 la hodiaǔ akceptitan botanikan genronomon Oenothera, kiu venis de la grekaj vortoj oinos οῖνος por „vino“ kaj thēr ϑήρ por „besto“. Antaǔe antikvaj kaj mezepokaj aǔtoroj kiel Plinio la Maljuna kaj Paracelso uzis la saman nomon por la Epilobio (Epilobium), kiu apartenas al la sama plantfamilio Onagracoj (Onagraceae). Ili opiniis, ke plantpartoj de tiu planto kune kun vino igas la homon bonhumura kaj la sovaĝaj bestoj pli mildaj. La specia epiteto biennis signifas dujara.

La unua priskribo de Oenothera biennis okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 346[6]. Sinonimo por Oenothera biennis L. estas: Oenothera muricata L., Oenothera suaveolens DESF., Onagra biennis (L.) SCOP., Onagra muricata (L.) MOENCH[7][8]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Uzado kiel nutraĵo[redakti | redakti fonton]

La folioj kaj radikoj de la planto estis uzataj de diversaj popoloj de la amerikaj praloĝantoj.[9]

Krom la betforma pivotradiko manĝeblas ankaǔ la golioj, floroj kaj semoj. La radikoj oni kuiru kiel skorzoneropastinako en buljono; oni ankaǔ povas tranĉi la rasikojn kaj spici ilin per vinagro kaj oleo. La radikoj estas rikoltataj de aǔtuno ĝis printempo de la unua jaro (rozeda stadio).

malferma frukto kun semoj.

Uzado kiel kuracplanto[redakti | redakti fonton]

Jam la nordamerikaj indianoj uzis la semojn de la ordinara enotero kiel kuracplanto.[9]

En la naturkuracado hodiaǔ la oleo de la enotero estas uzata. Tiu el la semoj akirita oleo estas uzata por kuraci aǔ mildigi neǔrodermiton. Oni uzas ĝin kontraǔ astmo, fojnokataro, alta sangopremo, migreno kaj reǔmato.[9] La oleo de la enotero estas uzata ankaǔ ĉe menstruaj problemoj. Haǔtaj problemoj mildiĝas per enotera oleo.

La oleo enhavas multe da linolacido, kiu transformiĝas al gama-linolacido. El tiu la korpo formas prostaglandino1. La enotera oleo konsistas el 8 kaj 14 % de gama linolenacido kiu ebligas la produktadon de la kontraǔinflama prostaglandino E1 sen transformo de delta-6-Desaturazo.[10] La enotera oleo estas tre multekosta kaj tial ofte anstataǔata de kanaboleo.

Uzado en kosmetiko[redakti | redakti fonton]

La oleo de la enotero ankaǔ estas uzata en kosmetikaĵoj por sentivaj haǔtoj.[11]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jiarui Chen, Peter C. Hoch, Warren L. Wagner: Oenothera Oenothera biennis, S. 424 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 13 - Clusiaceae through Araliaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2007. ISBN 978-1-930723-59-7 (Abschnitte Beschreibung und Ökologie)
  • Azim Ghasemnezhad: Investigations on the effects of harvest methods and storage conditions on yield, quality and germination of evening primrose (Oenothera biennis L.) seeds. Dissertation, Universität Gießen 2007 (Volltext)
  • Helmut Hintermeier: Die Nachtkerze. Schönheit aus Virginia. In: die biene - Überregionale Fachzeitschrift für Imker. ISSN 0006-212X. Berlin, 134. Jahrgang, 1998, S. 12.
  • Heinz-Dieter Krausch: Kaiserkron und Päonien rot... - Entdeckung und Einführung unserer Gartenblumen. Dölling und Galitz, Hamburg 2003, ISBN 3-935549-23-7.
  • Elisabeth Lestrieux, Jelena de Belder: Der Geschmack von Blumen und Blüten. Dumont, Köln 2000, ISBN 3-7701-8621-4.
  • Angelika Lüttig, Juliane Kasten: Hagebutte & Co - Blüten, Früchte und Ausbreitung europäischer Pflanzen. Fauna, Nottuln 2003, ISBN 3-935980-90-6.
  • Ordinara enotero. W: FloraWeb.de. germane (Abschnitte Beschreibung und Ökologie)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 1,9 Ordinara enotero. W: FloraWeb.de. germane
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Jiarui Chen, Peter C. Hoch, Warren L. Wagner: Oenothera Oenothera biennis, S. 424 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 13 - Clusiaceae through Araliaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2007. ISBN 978-1-930723-59-7
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 Eintrag bei Jepson eFlora, Warren L. Wagner 2012.
  4. 4,0 4,1 Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. Unter Mitarbeit von Angelika Schwabe und Theo Müller. 8., stark überarbeitete und ergänzte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2001, ISBN 3-8001-3131-5, paĝo 688.
  5. Nachtkerze, Oenothera – Standort, Pflege und Vermehrung. [1] Konsultita la 29an de Marto 2015.
  6. Carl von Linné: Species plantarum. Band 2. Stockholm 1753, S. 346, doi:10.5962/bhl.title.669 (Digitalisat).
  7. Ordinara enotero ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  8. Ordinara enotero en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  9. 9,0 9,1 9,2 Bernd Voigtländer, Gerald Lattauschke: Wenig bekannte Gemüsearten.2a eldono, Sächsisches Landesamt für Umwelt, Landwirtschaft und Geologie. Dresden. 2013 , paĝoj 29 (DNB 10467060719
  10. Wolfgang Blaschek (Eld.): HagerROM 2002: Hagers Handbuch der Drogen und Arzneistoffe. Springer Electronic Media, Berlin 2002, ISBN 3-540-14908-2.
  11. S. Krist, G. Buchbauer, C. Klausberger: Lexikon der pflanzlichen Fette und Öle. Springer Verlag, Wien 2008, ISBN 978-3-211-75606-5, S. 302.

Retligoj[redakti | redakti fonton]