Ordinara fajrdorsulo
Masklo en Singapuro
Ino en Singapuro | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Dinopium javanense (Ljungh, 1797) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ordinara fajrdorsulo aŭ Ordinara flampego[1] (Dinopium javanense) estas birdo de la familio de Pegedoj kaj tribo Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en tropika suda Azio. Ties genro Dinopium prenas sian popolan nomon fajrdorsuloj aŭ flampegoj el la orkoloraj dorsoj, kio ja estas la plej rimarkinda trajto de la specio.
Habitato
[redakti | redakti fonton]Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj. La specio troviĝas en Bangladeŝo, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Filipinoj, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Ordinara fajrdorsulo estas proksime rilata kun plimulto de ĉiuj aliaj membroj de la genro Dinopium,[2] kiu inkludas 4 aliajn speciojn; nome la Himalaja flampego (D. shorii), la Palavana flampego (D. everetti), la Nigrapuga flampego (D. benghalense), kaj la Ruĝpuga flampego (D. psarodes)[3]. La Olivdorsa pego (Gecinulus rafflesii) estis iam klasita en Dinopium, sed ĝi estas pli proksime rilata al la Palkapa pego (Gecinulus grantia), kaj tial reklasita en Gecinulus.[4]
La ordinara fajrdorsulo estas plej proksime parenca al la himalaja flampego kaj al la Palavana flampego, eĉ estante kunigita kun la Palavana flampego ĝis antaŭ nelonge. Ĉi tiuj du specioj diferencas laŭ la grado de makuleco, ĉar malgraŭ siaj nomoj, la ordinara fajrdorsulo havas pli altan gradon de makuleco sur la supra brusto ol la simpla supra brusto de la Palavana flampego[5]. Krome, la ordinara fajrdorsulo kunhavas unikan morfologian trajton kun du aliaj pegoj, nome la tre evoluinta muskolo protractor pterygoidei, kiu ankaŭ ĉeestas en la olivdorsa pego kaj surprize, en la Rubena pego (Blythipicus rubiginosus).[6] Ĉu ĉi tiu komuna morfologio ŝuldiĝas al specioparenceco aŭ al konverĝa evoluo estas nekonate, ĉar la olivdorsa pego estis forigita de la genro Dinopium kaj la Rubana pego apartenas al tute malsama genro sed eble estas pli proksime parenca al Dinopium ol antaŭe pensite.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estas ses subspecioj nuntempe agnoskitaj, nome la jenaj:[7]
- Dinopium javanense javanense - indiĝena de duoninsula Tajlando suden ĝis Sumatro, inklude insularon Riau, kaj okcidenta Javo[5]
- Dinopium javanense malabaricum - indiĝena de sudokcidenta Barato[5]
- Dinopium javanense intermedium - la plej granda de la subspecioj (79–100 g) kaj indiĝena de Bangladeŝo, orienta Birmo kaj suda Ĉinio (sudokcidenta Junano)[5]
- Dinopium javanense borneonense - indiĝena de Borneo, escepte ĉe nordorienta Borneo[5]
- Dinopium javanense raveni - indiĝena de nordorienta Borneo kaj apudaj insuletoj[5]
- Dinopium javanense exsul - indiĝena de orienta Javo kaj Bali[5]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]
Temas pri mezgranda pegedo, ordorsa kun longaj kaj klaraj nigraj mustaĉaj strioj krom alia traokula kaj tria el la gorĝo. La tri nigraj strioj kontrastas kun la cetera blanka vizaĝo; la traokula strio plilarĝiĝas en malantaŭa kolo, dum la aliaj du kuniĝas laŭlonge de la gorĝo. Maskloj havas ruĝan, dum inoj nigrajn kronojn. La blankaj subaj partoj estas nigroskvamecaj kaj la pugo ruĝa, ambaŭ tre kontrastaj kun la nigra vosto kaj la brilega orkolora dorso, kiu vere montras orkolorajn nuancojn. La beko estas grizeca, pli hela sube. Tiu ĉi specio havas nur tri fingrojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Dinopium javanense. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. 27a de Julio 2007.
- ↑ Ornitologia taksonomio.
- ↑ Pittie, Aasheesh & Jayapal, Rajah & Jayadevan, Praveen. (2020). Taxonomic updates to the checklists of birds of India, and the South Asian region-2020. Indian BIRDS. 16. 12-19.
- ↑ (Julio 2016) “Phenotypic and genetic analysis support distinct species status of the Red-backed Woodpecker (Lesser Sri Lanka Flameback:Dinopium psarodes) of Sri Lanka”, The Auk 133 (3), p. 497–511. doi:10.1642/auk-15-233.1.
- ↑ (Novembro 2017) “Tapping the woodpecker tree for evolutionary insight”, Molecular Phylogenetics and Evolution 116, p. 182–191. doi:10.1016/j.ympev.2017.09.005. Bibkodo:2017MolPE.116..182S.
- 1 2 3 4 5 6 7 Winkler, Hans; Christie, David (2020-03-04), "Common Flameback (Dinopium javanense)", Birds of the World (Cornell Lab of Ornithology), doi:10.2173/bow.comfla1.01
- ↑ (2012) “Jaw Musculature of the Picini (Aves: Piciformes: Picidae)”, International Journal of Zoology 2012, p. 1–12. doi:10.1155/2012/941678.
- ↑ Woodpeckers – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2022-05-09 .
| ||||||||||||||||||


