Saltu al enhavo

Orelstrigoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orelstrigoj
Orelstrigo
Orelstrigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Asio
Brisson, 1760
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Asio estas birda genro de tipaj aŭ veraj strigoj, de la familio Strigedoj. La genro Asio enhavas la orelstrigojn, kiuj estas karakterizitaj pro la plumotufoj en la kapo, kiuj aspektas kvazaŭ oreloj, sed tute senrilate. Tiu grupo havas reprezentantojn en plej parto de la planedo, kaj la Marĉostrigo estas unu el la plej disvastigataj de ĉiuj birdaj specioj, ĉar reproduktiĝas en Eŭropo, Azio, Nordameriko kaj Sudameriko, Karibio, Havajo kaj la Galapagoj. Ties geografia teritorio ampleksiĝas al ĉiu kontinento escepte Antarkto kaj Aŭstralio.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Estas mezgrandaj strigoj, 30-46 cm longaj kun enverguro 80-103 cm longa. Ili estas longflugilaj kaj havas la karakteran vizaĝan diskon, kie kontrastas la brilegaj okuloj kaj inter ili unue blankaj strioj kiuj venas el la oreltufoj en formo de litero vo kaj konverĝas al la beko; krome estas malhela angula spaco kiu venas el la frunto.

La du nordaj specioj estas parte migrantaj, translokiĝante suden vintre el la plej nordaj partoj de sia teritorio aŭ vagante nomade dum jaroj malriĉaj je kampomusoj serĉe de pli bona manĝodisponeblo. Tropikaj strigoj Asio estas tre loĝantoj.

La orelstrigoj Asio estas ĉefe noktemaj, sed la Marĉostrigo estas ankaŭ krepuska. Plej parto de la specioj nestumas surgrunde, sed la Orelstrigo, Asio otus, nestumas en oldaj nestoj el bastonetoj kaj branĉetoj de korvoj, kornikojpigoj (familio Korvedoj) kaj variaj akcipitroj.

Tiuj orelstrigoj ĉasas ĉe malferma kamparo aŭ herbejoj, predante ĉefe ronĝulojn, aliajn etajn mamulojn kaj kelkajn birdojn.

  • Jamajka orelstrigo, Asio grammicus, (Gosse, 1847) Jamajko. LC
  • Stristrigo, Asio clamator, (Vieillot, 1808) Sudameriko kaj partoj de Centrameriko – ofte lokita en PseudoscopsRhinoptynx. LC
  • Orelstrigo, Asio otus, (Linnaeus, 1758) LC
    • A. o. otus (Linnaeus, 1758)
    • A. o. canariensis (Madarász, 1901)
    • A. o. wilsonianus (Lesson, 1830)
    • A. o. tuftsi Godfrey, 1948
  • Afrika orelstrigo, Asio abyssinicus, (Guérin-Méneville, 1843) Etiopio kaj norda Kenjo. LC
  • Madagaskara orelstrigo, Asio madagascariensis, (A. Smith, 1834) Madagaskaro. LC
  • Stigia orelstrigo, Asio stygius, (Wagler, 1832) Meksiko, partoj de Centrameriko, Kubo, Hispaniolo, kaj 10 landoj en Sudameriko. LC
    • A. s. lambi, Moore, RT (1937)
    • A. s. robustus, Kelso, L (1934)
    • A. s. siguapa, d'Orbigny (1839)
    • A. s. noctipetens, Riley (1916)
    • A. s. stygius, Wagler (1832)
    • A. s. barberoi, Bertoni, AW (1930)
  • Marĉostrigo, Asio flammeus, (Pontoppidan, 1763) ĉiuj kontinentoj escepte Antarkto kaj Aŭstralio. LC
    • A. f. flammeus – (Pontoppidan, 1763)
    • A. f. cubensis – Garrido, 2007
    • A. f. domingensis – (Statius Müller, 1776)
    • A. f. portoricensis – Ridgway, 1882
    • A. f. bogotensis – Chapman, 1915
    • A. f. galapagoensis – (Gould, 1837)
    • A. f. pallidicaudus – Friedmann, 1949
    • A. f. suinda – (Vieillot, 1817)
    • A. f. sanfordi – Bangs, 1919
    • A. f. sandwichensis – (A. Bloxam, 1827)
    • A. f. ponapensis – Mayr, 1933
  • Afrika strigo, Asio capensis, (Smith, 1834) suda Afriko. LC
  • Salomona strigo, Asio solomonensis, (Hartert, 1901) Salomonaj Insuloj. NT

Du fosiliaj specioj estas nuntempe agnoskataj:

  • Asio brevipes (Glenns Ferry, malfrua Plioceno ĉe Hagerman, Usono)
  • Asio priscus (malfrua Plioceno de insulo Santa Rosa, Usono)

La supozita orelstrigo de malfrua Eoceno aŭ frua Oligoceno "Asio" henrici estis agnoskita kiel membro de la fosilia genro de turstrigoj nome Selenornis. "Asio" pygmaeus (ofte misskribita pigmaeus) ne povas esti atribuita al tiu ĉi genro ne restudinte la materialon. "Asio" collongensis (Meza Mioceno ĉe Vieŭ-Collonges, Francio) estas nuntempe lokita en la genro Alasio.(Mlíkovský 2002)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]