Oriono (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orionis)
Oriono
konstelacio 
Latina nomo Orion
(genitiva Orionis)
Mallongigo Ori
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
ĜemelojTaŭroEridanoLeporoUnukornulo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 4h 37m 0s ... 6h 18m 30s
Deklinacio -11° 0' 0" ... 22° 50' 0"
Areo 594 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 26
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 8
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 0,12
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -68° ... 79°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Januaro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Oriono estas unu inter la konstelacioj de tera ĉiela mapo. La nomo devenas de la grekmitologia heroo Oriono.

Balteo de Oriono[redakti | redakti fonton]

La konstelacio Oriono, reprezentita sur Uranometria de Johann Bayer (1603). Videblas la stelaro Eridano, fama ĉar ĝi entenas la stelon plej proksiman al la tero.

Aparte bone rekoneblaj sur la ĉielo estas la tri steloj rektvicigitaj nomitaj "la balteo de Oriono". Ĝi inkluzivas la stelojn Betelĝuzo kaj Riĝelo. Oni nomas popole en Brazilo Balteon de Oriono "As Três Marias" (La Tri Marioj), laŭ kristana mondkoncepto.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Blinda Oriono serĉas Helioson

Laŭ la helena mitologio Oriono estis fama ĉasisto en Beotio kaj tre bela viro. Li estis la filo de Pozidono kaj Euryale. Tiel alta li estis, ke lia kapo elstaris el la ondoj, kiam li promenis en la maro.

Iun tagon sur la insulo Chio, li enamiĝis en la filinon de la reĝo Oenopio, Meropo. Sed, nur kondiĉe, ke li mortigu ĉiujn sovaĝajn bestojn sur la insulo, li estu permesata edziĝi kun ŝi. Kvankam li plenumis sian taskon, la reĝo rifuzis doni sian filinon. Malkuraĝigite Oriono drinkis tro da vino kaj ebriiĝis tiom, ke li eniris la ĉambron de Meropo kaj provis perforti ŝin. Oenopio krevis al li la okulojn kaj ĵetis lin sur la strandon.

Laŭ la oraklo se li iros orienten kaj direktos siajn okulojn al la subiranta Helioso, li retrovos vidadon. Oriono eniris boaton kaj remis, gvidate per la martelo de iu Ciklopo. En Lemnos, Hefesto pruntedonis al li la forĝiston Cedalion. Sidante sur liaj ŝultroj Cedalio gvidis lin trans terojn kaj marojn ĝis la pordo de la oriento. Tie li enamiĝis en la fratinon de Helioso, Eoso. Li rigardis Helioson kaj denove kapablis vidi.

Nun li volis venĝi kontraŭ Oenopio. Unue li iris al Chio sed ne trovis lin. Poste, li serĉis en Kreto, sed vane. Tamen tie li renkontis Artemiso-n, kiu ŝatis ĉasi same, kiel li. Li enamiĝis en ŝin. Ŝi proponis ĉasi kun li kaj petis, ke li forgesu sian venĝadon.

Sed Apolo, kiu estis frato de Artemiso, estis ĉagrenita pro tiu amo. Li petis al la patrino Tero, ke iu skorpio postkuru lin. Oriono atakis la skorpion unue per sagoj, poste per sia glavo kaj fine plonĝis en la maron kaj naĝis al Deloso esperante, ke Eoso protektu lin tie.

Tiam Apolo alvokis Artemison. Li kredigis ŝin, ke tiu vidata kapo fore sur la maro estis tiu de kruela homo. Artemiso tuj prenis sagon kaj trafis la kapon. Ŝi naĝis ĝis la mortinto kaj tuj komprenis sian eraron. Ŝi plorpetis Asclepion, ke li revivigu lin. Sed Zeŭso definite mortigis Oriono.

Tiam Artemiso metis la bildon de Oriono inter la steloj sed je la kontraŭa parto de la skorpio. Tiel ili neniam renkontiĝas. Kiam Oriono leviĝas oriente, Skorpio subiras okcidente.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]