OutRight Action International

El Vikipedio, la libera enciklopedio
OutRight Action International
emblemo
organizaĵoneprofitcela organizaĵo • human rights commission
Komenco 1990 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr
La IGLHRC ĉe la 1993 marŝo al Vaŝingtono por LGBT egalaj rajtoj kaj liberigo

OutRight Adago Internacia (angle OutRight Action International, foje konata mallongige kiel OutRight, antaŭe konata kiel la Internacia Geja kaj Lesba Homaj Rajtoj-Komisiono (angle International Gay and Lesbian Human Rights Commission; akronime : IGLHRC) estas neregistara organizaĵo kiu traktas malobservojn de rajtoj de GLAT. La organizaĵo dokumentas diskriminacion kaj malobservojn de Homaj rajtoj bazitaj sur seksa orientiĝo, genra identeco, seksa esprimo, kaj seksaj trajtoj en kunlaboro kun aktivuloj, advokatoj, amaskomunikilaro, aliaj neregistaraj organizaĵoj kaj aliancanoj sur loka, regiona, nacia kaj internacia nivelo. La organizaĵo funkcias kiel konsilanto ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj [1].

En 2022, OutRight forlasis "Action" de ties nomo, formale fariĝanta OutRight International [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo estis fondita fare de Julie Dorf en 1990 kaj estis registrita kiel ne-profitcela organizaĵo la 7an de novembro 1990 [3]. Kvankam ĝi komence koncentriĝis pri malobservoj de GLAT-rajtoj en Rusio, la organizaĵo nun aktivas en multaj partoj de la mondo, inkluzive de Ameriko, Afriko, Mezoriento kaj Azio. La ĉefsidejo de la organizaĵo estas en Novjorko kaj ĝi havas oficejojn en la grandurboj de Novjorko, San-Francisko, Bonaero, Johanesburgo kaj Manilo. Krome, ekzistas ciferecan arkivon de GLAT-rajtoj dokumentado por edukaj kaj esplorceloj.

Ekde 1994, la organizaĵo aljuĝas la Premion Felipe de Sousa por honori aktivulon aŭ organizaĵon pri homaj rajtoj. Felipa de Souza estis persekutita kaj torturita de la Portugala Inkvizicio en Brazilo en 1591 ĉar ŝi havis seksan rilaton kun alia virino.

Ekde 2001, la organizaĵo foje donis la premion Outspoken (Elparolanta) al specialaj elstaraj homoj. Tiu premio "rekonas la gvidadon de tutmonda aliancano al la samseksema komunumo kies sincera elparolo kontribuis signife al antaŭeniro de la rajtoj kaj kompreno de GLAT-homoj ĉie." . La 19-an de julio 2010, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj rajtigis la organizaĵon kiel konsilan al la Konsilio. Pro ĉi tiu atesto, la organizaĵo povas partopreni en UN-renkontiĝoj, kontribui deklarojn kaj kunlabori kun UN-agentejoj [4][5].

En 2015, dum la 25-a datreveno de la establo, ĝi ŝanĝis sian nomon al sia nuna, por igi ĝin pli inkluziva. [6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]