Péter Vajda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Vajda
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1808 (1808-01-20)
en Vanyola
Morto 10-an de februaro 1846 (1846-02-10) (38-jaraĝa)
en Szarvas
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo entomologo • ĵurnalisto • poeto • pedagogo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Péter VAJDA, hungare Vajda Péter, Esperante Petro Vajda estis hungara poeto, dramisto, ĵurnalisto, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Li estis onklo de János Vajda.

Péter Vajda naskiĝis la 20-an de januaro 1808 en Vanyola. Li mortis la 10-an de februaro 1846 en Szarvas.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Vajda devenis el servutula familio. Li frekventis ĉeflernejojn en Sopron, Győr kaj Peŝto. En 1843 li komencis instrui en gimnazio en Szarvas. Li komencis sian karieron en la 1830-aj jaroj, li redaktis diversajn revuojn kaj li kontribuis en Athenaeum (revuo). Li ofte ne faris diferencon inter prozo kaj poemo, tio estis poemeca prozo. En 1833 li vojaĝis al Germanio, Nederlando kaj Anglio. Li abrupte kaj frue mortis pro pneŭmonio en Szarvas, lian tombon vizitis eĉ Sándor Petőfi.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Nap szakaszai (Etapoj de Suno), 1834
  • Természet bájai (Ĉarmo de naturo)
  • Jogur vagy a honkeresők (Jogor aŭ patrujoserĉantoj), dramo, 1836
  • Bleda halála (Morto de Bleda), tragedio, 1867
  • Pesti levelek (Leteroj el Peŝto), 2 volumoj, eseoj, leteroj inter 1835-1836
  • Tárcsai Bende, romano, 1837
  • Dalhon, poemoj, 1839-1843

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio