Paŭlo Medem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el P. D. Medem)
Paǔlo Medem
Paŭlo Medem en 1920
Paŭlo Medem en 1920
Persona informo
Naskiĝo 8-a de decembro 1862
en en Kaŭno, (Litovio)
Morto 1-a de januaro 1925
en en Kaŭno, (Litovio)
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton ĉapitro de Lev Tolstoj el "La Vojo de l' Vivo" kaj de Avseĵenko "Fraŭlino Suzano"
Esperantistiĝis en 1910
vdr

Paŭlo Medem (naskiĝis en la 8-a de decembro 1862 en Kaŭno, mortis en la 1-a de januaro 1925 en Kaŭno) estis litova germano, vickolonelo en la rusa armeo kaj de 1906 bankisto.

Esperantisto de 1910, li multajn jarojn estis gvidinto de la Esperanto-movado en Kaŭno; post la unua mondmilito la Kaŭna Esperanto-Societo kunvenadis en lia loĝejo. Li estis prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, kaj en la universitato gvidis kursojn. Verkis lernolibron por rusoj. Multe kunlaboris en diversaj Esperantaj gazetoj, precipe en "Esperanto Triumfonta" kaj Heroldo de Esperanto. En apartaj libretoj aperis tradukaĵoj el Lev Tolstoj: ĉapitro el "La vojo de l' vivo" kaj de Vasilij Avsejenko "Fraŭlino Suzano". Li subtenis la eldonon de pluraj lernolibroj, ankaŭ de la "Litova Almanako". Paŭlo Medem estis membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto.

Libroj eldonitaj fare de Paŭlo Medem aŭ kun lia partopreno[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tre zorge eldonita, belaspekta libreto. La gramatikaj ekzemploj kaj ekzercoj konsistas el frazoj kaj verkajoj el la Fundamento aŭ de niaj plej bonaj stilistoj: Zamenhof, Kabe kaj Privat. 
— Belga Esperantisto n077-078 (jul-aug 1921)