P. H. Mooij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
P. H. Mooij
Persona informo
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

P. H. MOOIJ estis nederlanda profesoro de matematiko, loĝanta en Bruselo. Li mortis, 85-jara, la 27-an de junio 1968.

Li estis membro de La Estonto Estas Nia (LEEN) kaj i.a. plenumis la funkcion de ĉefdelegito en Den Haag.

Pro personaj kialoj li en 1939 translokiĝis al Bruselo kaj iĝis membro de Flandra Ligo Esperantista kaj Belga Ligo Esperantista, sed restis ĉiam membro de LEEN. En diversaj gazetoj li aperigis krucvortenigmojn kaj librorecenzojn. Li estis kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri la fakoj matematiko kaj geometrio.

Li estas la tradukinto de la rakonto "Amo kaj morto en Balio" de Vicki Baum. Li helpis Camille Rogister por kompili la reeldonon de Proverbaro Esperanta de Zamenhof. Lian valoran bibliotekon li testamentis al LEEN.

Nekrologo, verkita de Elfriede Ernst, aperis en la revuo Sonorilo, 1968-4, p. 74.

Traduko[redakti | redakti fonton]