47171 Lempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paha (luno))
47171 Lempo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo 47171 Lempo
Aliaj nomoj 1999 TC36; 1969 UT1 ;
1990 TC8
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Lempo vd
Malkovro
Malkovrintoj Eric P. Rubenstein kaj
Louis-Gregory Strolger
Dato de malkovro 1-a de oktobro 1999
Loko de malkovro Tucson, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5,874 Tm (39,266 AU)
4,570 Tm (30,546 AU)
7,178 Tm (47,985 AU)
Discentreco 0,2221
Meza anomaliangulo 6,171°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 8,424°
Periodo 89870,255 tagoj (246,051 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
97,013°
Argum. de periapsido 294,515°
Terdistanco
- Minimuma

4,422 Tm (29,561 AU)
Naturaj satelitoj 2
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 393,1 ± 26 km
Ĉefa korpo : 272 ± 19 km
Maso
- Denso
12,75 ± 0,06 × 1018 kg
0,64 ± 0,15 g/cm3
Rotacia periodo 0,25875 tago (6,21 horoj)
Geometria albedo 0,079 ± 0,013
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 4,7
Videbla magnitudo 19,8 vd
vdr

47171 Lempo estas granda malhela triopa transneptuna objekto de la klaso de la plutonenoj, tie estas, objektoj en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno, kiel 134340 Plutono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 1-an de oktobro 1999 de la usonaj astronomoj Eric P. Rubenstein kaj Louis-Gregory Strolger elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak apud Tucson (Arizono, Usono); En la kadro de la Low-Z Supernova Search program (programo de serĉo de supernovaoj de tipo "Low-Z").

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Observoj per la kosmoteleskopoj Spitzer, Herschel kaj Hubble ebligis estimi la grandojn kaj la denson de la komponantoj. La kombinata diametro de Lempo estis taksata je 393,1 ± 26 km. Tio, kiu donas denson de 0,64 ± 0,15 g/cm3, indikante, ke tiu objekto estas rubamaso.

Triopa sistemo[redakti | redakti fonton]

Tiu triopa sistemo komponiĝas el centra duopa sistemo : Lempo kaj Hiisi kaj unu pli malgranda satelito Paha.[1]

Paha[redakti | redakti fonton]

La 8-an de decembro 2001, observoj far de Chadwick Trujillo kaj Michael E. Brown per la kosmoteleskopo Hubble malkaŝis la ĉeeston de asteroida luno maldaŭre S/2001 (47171) 1, kaj poste nomata Paha. Tiu satelito havas taksatan diametron de 132 ± 9 km; ĝia orbita granda duonakso estas 7411 ± 12 km kaj ĝia orbita periodo 50,302 ± 0,001 tagoj. Ĝia maso estas estimata je ĉirkaŭ 7,5 × 1017 kg.

Ĝia malkovro estis anoncita la 10-an de januaro 2002.

Hiisi[redakti | redakti fonton]

En 2009, analizo de bildoj de la kosmoteleskopo Hubble montris, ke la centra korpo estas duopo da objektoj kun similaj grandoj. La unua komponanto gardis la nomon de Lempo, la dua, maldaŭre nomita S/2007 (47171) 1, poste ricevis la nomon Hiisi.

Tiu centra duopo havas orbitan grandan duonakson de ĉirkaŭ 867 km kaj orbitan periodon de ĉirkaŭ 1,9 tagoj. Supozante egalaj albedoj (ĉirkaŭ 0,079), Lempo kaj Hiisi havas redpektivajn diametrojn de 272 ± 19 km kaj 251 ± 17 km, la unue malkovrita satelito Paha orbitas ĉirkaŭ la masocentro de la sistemo Lempo – Hiisi.

La maso de la sistemo taksata laŭ la movo de Paha estas 12,75 ± 0,06 × 1018 kg. La orbita movo de la komponantoj Lempo – Hiisi donas iome pli grandan takson : 14,20 ± 0,06 × 1018 kg. La malkongrueco eble venas de nekalkulitaj gravitaj interagoj en malsimpla triopa sistemo.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Estas du hipotezoj pri la formiĝo de tiu triopa sistemo. La unua estas grandega kolizo kaj sekva reorganizo de la disko da frakasitaĵoj. La dua estas gravita kapto de tria objekto far'de antaŭekzistanta duopa objekto. La similaj grandoj de Lempo kaj Hiisi favoras tiun hipotezon.

Esploro[redakti | redakti fonton]

47171 Lempo estis proponita kiel celo de la kosmosondila misio New Horizons 2, kiu flugus al Jupitero, Urano kaj ĝis kvar kujperzonaj objektoj.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Tiu triopo ricevis la nomon de Lempo, dio de la amo kaj de la fekundeco en la finna mitologio, kiu, kun la veno de la Kristanismo, iĝis rigardita kiel demono. Lempo venkis la heroon Väinämöinen helpe de ambaŭ demonoj Hiisi kaj Paha.

Antaŭ-malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis retrovita sur fotografioj prenitaj elde Siding Spring en 1974 kaj 1976.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (47001 – 48000)Poste:
(47170) 1999 TE3347171 Lempo(47172) 1999 TM48