Palflugila sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palflugila sturno
Palflugila sturno
Palflugila sturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Onychognathus
Specio: 'O. nabouroup'
Onychognathus nabouroup
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Palflugila sturno (Onychognathus nabouroup) estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo.

Tiu ĉi estas birdo indiĝena de Angolo, Bocvano, Namibio kaj Sudafriko.

Tiu membro de la sturnoj estas specio kies masklo havas brilan irizecan nigran plumaron kun brunecaj makuloj en la eksteraj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge kaj ne tiom ruĝecaj kiom ĉe aliaj membroj de la genro (el la Ruĝecflugila sturno al la Sokotra sturno). Ankaŭ la proksima (sed malproksima geografie) parenco nome la Tristrama sturno havas brunecajn flugilplumojn anstataŭ ruĝecajn: distingilo estas ke la Tristrama sturno okupas la plej nordan pinton de la teritorio de la genro (en Mezoriento) dum la Palflugila sturno okupas la plej sudan pinton; krome la Palflugila sturno havas helajn oranĝecajn irisojn dum la Tristrama sturno havas malhelajn irisojn. La beko kaj kruroj estas nigrecaj, malpli nigraj ol tiuj de aliaj samgenranoj. Inoj kaj junuloj estas similaj sed pli senkoloraj, kun grizeca kapo kaj sen brila plumaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]