Pangkal Pinang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pangkal Pinang
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Pangkal Kemenangan
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 218 569  (2020) [+]
Loĝdenso 1 846 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 6′ S, 106° 6′ O (mapo)-2.1106.1Koordinatoj: 2° 6′ S, 106° 6′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Areo 118,408 km² (1 184 0.8 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Pangkal Pinang (Indonezio)
Pangkal Pinang (Indonezio)
DEC
Pangkal Pinang
Pangkal Pinang
Situo de Pangkal Pinang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pangkalpinang [+]
vdr

Pangkal Pinang aŭ unuvorte Pangkalpinang (laŭ diversaj ĉinaj transskriboj 邦加槟港; 邦加檳港; 槟港) estas marhavena kaj universitata urbego, ankaŭ katolika diocezo en provinco Bangka-Belitungo sur la insulo Bangka en Indonezio. Ĝi estas provinca ĉefurbo, la plej granda urbo sur la insulo kaj konsistas el kvin distriktoj. Laŭ stato de la jaro 2012 la urbo havis 327 167 loĝantojn.

Placo en Pangkalpinang

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pangkalpinang situas laŭ la orienta marbordo de Bangka sur tre mildaj deklivoj. Palembang troviĝas 184, Jambi (urbo) 293, Pontianak 423, Bandar Lampung 381, Batam 432, ĉefurbo Ĝakarto 456, Bandungo 555, Semarang 718, Jogjakarto 784, Medano 1047, Balikpapan 1188, Denpasar 1240, Banda Aceh 1477, Paluo 1529, Manado 2114, Kupango 2121, Ambon 2451, Jayapura 3836 kilometrojn (aere) [1].

la situo pli detale

Historio[redakti | redakti fonton]

Pangkalpinang antaŭ la kolonia tempo estis parto de regno, kie hinduoj loĝis. La komunumo foje-foje estis kaŝejo de piratoj. Por venki la problemon ia sultanlando okupis la areon, samtempe komencis disvastigi Islamon. Ĉirkaŭ 1709 stanoj estis trovita kaj komercistoj de Ĉinio kaj aliaj areoj alvenis. En 1717, la sultanlando komencis rilatojn kun la Nederlanda Orienthinda Kompanio. Baldaŭ britoj alvenis, ĉar la nederlandanoj okupiĝis pri Napoleono. Laŭ la interkonsento en 1811 la nederlandanoj transdonis la insulojn Javo kaj Timoro. Pangkalpinang iĝis brita kolonio. En 1824 Nederlando rericevis Pangkalpinang. Inter 1942-1945 la japanoj regis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la areo estas agrikultura kun produktadoj de brutaro, fiŝoj (mara-rivera), kaŭĉukoj, piproj kaj kokosoj. Menciindas la turismosektoro.

Vojo en Pangkal Pinang

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Pangkal Pinang gravas la haveno kaj flughaveno.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Pangkal Pinang situas en zono de ekvatora klimato (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare averaĝe 2514 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 24-31 °C. Preskaŭ ne estas diferencoj inter la monatoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Pangkal Pinang

Loĝantoj de Pangkal Pinang konsistas precipe el malajoj kaj ĉinoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj de Pangkal Pinang sekvas la Islamon (83.77%), Budhon (5.54%), krome estas kristanoj kaj hinduoj. La urbego estas katolika diocezo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

  • Indonezio Ambon, Indonezio

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]