Papa unuarangeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

En la Doktrino de la Katolika Eklezio, la papa unuarangeco (aŭ supereco) estas la apostola aŭtoritato de la episkopo de la diocezo de Romo sur ĉiuj proprajuraj katolikaj eklezioj, jen la Latina Eklezio jen la Orientaj katolikaj eklezioj. Laŭ la Katolika Eklezio ĉe la bazo de tiu unuarangeco kuŝas du atributoj de Sankta Petro: estinti elektita de Jesuo Kristo unua inter la apostoloj (unuarangeco de Petro) kaj estinti la unua episkopo de la diocezo de Romo: bazita sur la atestoj de la Nova Testamento, la Katolika Eklezio instruas, kiel kredenda dogmo, ke la episkopo de Romo estas la posteulo de Petro en la unuarangeca servo en la universala Eklezio; tiu posteuleco eksplikas la superecon de la Eklezio de Romo.

La Ortodoksa Eklezio rekonas unuarangecon "en la karitato" aŭ "de honoro" al la episkopo de Romo, sed opinias ke ne validas ĝis kiam pluestas la divido inter la du eklezioj sinsekva la orienta skismo: la protestantaj eklezioj rekonas neniun unuarangecon, nek al papo nek al la patriarkoj de la orientaj eklezioj ĉar ili opinias ke la papa institucio ne akordiĝas kun la Sanktaj Skriboj.

Supereco de la apostolo Petro[redakti | redakti fonton]

La Katolika Eklezio, tiu ortodoksa kaj grandparto de la reformaciaj eklezioj historie rekonas ke la apostolo Sankta Petro havis apartan rolon inter la apostoloj; kiu ajn estis la kvalito de tiu supereco estas tamen temo de doktrinaj diskutoj, kiuj fine influas ankaŭ la supozitan superecon de la papo.

Origino de la papa unuarangeco[redakti | redakti fonton]

Surskribaĵo en la fronto de la Baziliko Sankta Johano de Laterano, katedra eklezio de la episkopo de Romo: Sacros(ancta) Lateran(ensis) eccles(ia) omnium urbis et orbis ecclesiarum mater et caput ("Grandsankta eklezio en Laterano, patrino kaj principo de ĉiuj eklezioj de la Urbo kaj de la Mondo".

La katolika doktrino pri la papa unuarangeco baziĝas sur la tradicio, laŭ kiu ĝi estis starigita de Jesuo kaj tiu papa posteuleco komenciĝis kun la apostolo Petro en la unua jarcento. La legitimo de la supereco sur la alaj eklezioj devenas de la «deklaro de Petro», evento dokumentita en la Evangelio laŭ Mateo (16,17) kiam, responde al la rekono de Petro pri la dieco, Jesuo diris: “17 Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 18 Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. 19 Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. 20 Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo”.

Kritikistoj asertas ke la kreo de la termino "papa unuarangeco" reiras al la sesa jarcento, en kiu komenciĝis la ascendo de la episkopoj de Romo al aŭtoritata pozicio ne nur religia, sed ĝis akiri la rajton esti la plej grava suvereno inter ĉiuj regnoj de la kristana landaro kiun de tiam la papo konservis. Katolikoj kontrastis tiun argumentaĵon subtenante ke en la unuaj tri jarcentoj la Roma Eklezio intervenis en aliaj kristanaj eklezioj por kontribui al la solvo de kontrastoj ankaŭ doktrinaj.[1] Papo Klemento la 1-a tion faris en Korinto fine de la unua jarcento ([1], [2] Esperantigita letero de Klemento al la korintanoj. Vidu en: [3]). Je la fino de la dua jarcento papo Viktoro la 1-a minacis ekskomunikon kontraŭ la orientaj episkopoj kiuj estis daŭrigintaj celebri la paskon la 14-an tagon de la monato Nisan, kaj ne en la sisekvadimanĉo.[2]. En la tria jarcento, papo Kornelio kunvokis kaj prezidis koncilion de 60 afrikaj kaj orienta episkopoj dum lia rivalo kontraŭpapo Novatiano asertadis ke mem surprenis la unuarangecon.(Vidu: Katolikaj Enciklopedioj)

Ĝenerale en la disvolviĝo kaj ascendo de la koncepto pri la papa unuarangeco oni povas evidentigi du grandajn fazojn. La unua etendiĝas ĝis la jaro 800, la dua koncernas la jarcentojn de la dua jarmilo.

Papa unuarangeco dum la unua fazo[redakti | redakti fonton]

Ĝi evidentigas la grandan respekton de la aliaj eklezioj al tiu de Romo. La katolika Eklezio opinias ke tiu respekto naskiĝis el la fakto de ĝia supereco pro la livero de la ŝlosiloj de la Ĉiela Regno, kaj do de la aŭtoritato, al Sankta Petro, sed ĝiaj kontraŭuloj rekonas la emon al respekto kaj ne rekonas la liveron de aŭtoritato.

Sankta Ireneo de Liono (130-202) verkis ke la sanktuloj Petro kaj Paŭlo estis la fondistoj de la Roma Eklezio kiuj kune indikis kiel episkopon Linon.[3]Inocento la 1-a, papo ekde 401 al 417, pripledis por la papa unuarangeco sur la tuta Eklezio. Gelasio la 1-a, papo ekde 492 ĝis 496, en disputo kun la imperiestro de Bizanco Anastazio luktis por la sama celo. Tiu disputo reprezentis la unuan konflikto-punkton inter la Apostola Seĝo kaj la bizanca imperio.

Ekde la malfrua 6-a jarcento ĝis la 8-a okazis la orientiĝo de la papoj al Okcidento; sekve ĉesis ilia subordiĝo al la aŭtoritato de la bizancaj imperiestroj.

Tiu fazo vidigas la papojn engaĝiĝantaj savi sian sendependecon fronte al la Lombardoj kaj akordiĝi kun la Frankoj por la protektado de la patrimonium Sancti Petri kaj konsekri Karolon la Grandan lin kronante imperiestro: de tiam la imperiestroj, kaj ankaŭ la aliaj reĝoj, iamaniere dependas de la konsento de la Apostola Seĝo.

En la aktoj de la Dua koncilio de Niceo (787), la apostola roma seĝo ("Eklezio de Romo") estas difinita "principo de ĉiuj eklezioj.

Sianvice la Eklezio de Romo difinas la apostolon Petron ĉefo de la apostoloj, sed kiam li estas menciita kune kun Paŭlo, ili estas difinitaj unuaj inter la apostoloj .[4]

Dua fazo de la unuarangeco de la papo[redakti | redakti fonton]

Forte sintezante, en tiu fazo oni renkontas papojn kiuj varie asertas kaj praktikas sian unuarangecon: oni vidu, ekzemple, la batalon pri la investituroj, kie papo Gregorio la 7-a aalkampigis tutan sian energion por revenigi al la ekleziaj centroj la praktikon de la elekto de la episkopoj. Alia okazo por aserti, praktike, sian unuarangecon, ĉe la eklezioj kaj ĉe politikaj povoj, estis la urĝiga invito al la krucmilito (1095) de papo Urbano la 2-a. Sekve la afero ripetiĝis kaj, sendepende de la rezultoj, ĝi montris kaj manifestis la papan unuarangecon."[5].

Komence de tiu fazo troviĝas, kiel defendantoj de la papa supereco, Anselmo de Canterbury kaj Tomaso Becket. Anselmo (1093-1109), ĉefepiskopo de Canterbury, subtenis, skribe kaj verke, la unuarangecon de la papo antaŭ kaj kontraŭ le reĝo Vilhelmo la 2-a, kiu pretendis la rezignon al la apelacio al Romo.

En 1170 Sankta Tomaso Becket kiu, kiel konate, oferis sian vivon (vidu: Murdo en la katedralo) por defendi, kontraŭ la reĝo Henriko la 2-a de Anglio, la liberon de la eklezio en la administrado de la eklezio.

Galikanismo[redakti | redakti fonton]

La termino galikanismo referencas al determinita ero de religiaj opinioj de la tiutempa Katolika Eklezio de Francio kaj de iuj teologiaj skoloj de la sama lando. Ĝiaj elstaruloj, opone al la ideoj kiuj en Francio prenis la nomon de Ultramontanismo (ultra montes – "trans la montoj", nome, trans la Alpoj, aludante al la papo), precipe disvastigis limojn al la papa aŭtoritato sur la Eklezio de Francio: la povo de la papo devis esti moderigitaj de la lokaj episkopoj kaj politikaj laikaj regantoj.

La disputoj inter papo Inocento la 11-a kaj la reĝo de Francio Ludoviko la 14-a enkondukis al la "Kvar Galikanismaj Artikoloj]], redaktitaj de la franca episkoparo por Ludoviko. La artikoloj asertas ke la reĝoj de Francio ne estas submetita al la papo, ke la ekleziaj koncilioj anstataŭas ĉi-kaze la papan aŭtoritaton, ke la papo deva respekti la tradiciojn de la lokaj eklezioj kaj ke la papaj dekretoj devigas nur post ĝia ratifo de la tuta Eklezio.

Ekzemploj de papa unuarangeco ekstere de la Eklezio[redakti | redakti fonton]

  • La promulgo de krucmilitoj praktike devigis la nobelaron de Eŭropo militi kontraŭ islamaoj por ke estu permesite al kristanoj liberi pilgrimi al la sanktaj kristaj lokoj, fine renevigitaj al la kristana komunumo...
  • La povo elvokita de la papo por legitimi imperiestron kaj reĝon. La papo kiu unua taskiĝis per la rajto indiki kaj surtronigi reĝan reganton estis Leono la 3-a, kiu kronigis Karlo la Granda (Kristnaskon de 800).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Afanassieff, Nicola (1992). "La Chiesa che presiede nell'amore" in ' il primato di Peter: saggi nella ecclesiologia e precoce chiesa ', John Meyendorff, ed. New York. Cap. 4, pp. 126 – 127.
  2. Eusebius Pamphilius ' storia della Chiesa, vita di Costantino, orazione in lode di Costantino ', Cap. XXIV. da ' Nicene e padri dell'alberino-Nicene, ser. II, vol. Io ', Phillip Schaff, ed., a 'ccel.org '.
  3. Irenaeus Against Heresies 3.3. from Nicene and Post-Nicene Fathers, Ser. II, Vol. I, Phillip Schaff, ed., at ccel.org. 2: the "Church founded and organized at Rome by the two most glorious apostles, Peter and Paul; as also [by pointing out] the faith preached to men, which comes down to our time by means of the successions of the bishops. . . . The blessed apostles, then, having founded and built up the Church, committed into the hands of Linus the office of the episcopate."
  4. Nicea II. Halsall at fordham.edu.
  5. HarrisThe Notion of Papal Monarchy in the Thirteenth Century : the Idea of Paradigm in Church History, 2010, Edwin Mellen Press. 978-0-7734-1441-9-

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Apologetiko Granda sacerdoto (romia historio) Plenitudo potestatis Ultramontanismo Vikario de Kristo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]