Pasłęk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pasłęk

Flago

Blazono

Flago Blazono
Pasłęk (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Genitivo de la nomo Pasłęka
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Elbląski
Komunumo Komunumo Pasłęk
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1297
Koordinatoj 54° 3′ N, 19° 40′ O54.0519.666666666667Koordinatoj: 54° 3′ N, 19° 40′ O
Areo 11,39 km²
Loĝantaro 12195 (en 2004)
Loĝdenso 1070,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-400
Telefona antaŭkodo 55
Aŭtokodo NEB
TERYT 6283504074
Estro Wiesław Śniecikowski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Św. Wojciecha 5
Poŝtkodo de estraro 14-400
Telefono de estraro 55 248-20-01
Fakso de estraro 55 248-31-80
Ĝemelaj urboj Itzehoe, La Couronne
Komunuma retejo http://www.paslek.pl
v  d  r
Information icon.svg
La parto de la loka kastelo de la ordeno de germanaj kavaliroj de la Teŭtona Ordeno

Pasłęk (antaŭe nomata: Holąd Pruski; germane: Preußisch Holland; prapruse: Pāistlauks) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Pasłęk en distrikto Elbląski. Ĝis la jaro 1945 la urbeto, fondita en 1297, havis germanlingvan loĝantaron, apartenis al la regiono Orienta Prusio, ekde 1871 parto de la Germana Regno.

Distribuo de triboj de baltoj, ĉirkaŭ 1200 p.K. La Orientaj Baltoj montriĝas en brunaj nuancoj dum la Okcidentaj Baltoj montriĝas verde. La limoj estas proksimumaj.
La "pogezanoj" loĝis ĉe la nuna Tolkmicko; la pli singarda mapo de la prusaj triboj dum la 13-a jarcento laŭ la Encyclopaedia Lithuanica;
grize: la "galindoj" markitaj kiel baltoj, sed ne kiel praprusoj,
la regionoj Sasnia kaj Lubavia markitaj kiel miksitaj praprusaj-slavaj regionoj
La mapo de la bataloj de praprusoj kontraŭ Teŭtona Ordeno dum la 2-a ribelo de praprusoj
Batalo de Grunwald (la 15-an de julio 1410), pentrita de Jan Matejko
Mapo de la kampanjo ligita kun la Batalo de Grunwald en la jaro 1410
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro
La historiaj regionoj en la iama Prusio
La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *blue: Margraflando Brandenburgio en la jaroj 1600 *verde: Duklando Prusio en la jaro 1600 *flave: Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *ruĝe: Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la dispartigoj de Pollando-Litovio 1. Nova Silezio 2.Varmio 3.Malantaŭa Pomerio 4.Antaŭpomerio 5.Magdeburgo 6.Osnabruck 7.Minden 8.Mark 9.Kleve
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
La Urbodomo de Pasłęk
La Preĝejo de Sankta Bartolomeo en Pasłęk
La mezepoka Ŝtona Urbopordego en Pasłęk, la foto el la jaro 1900
La historiaj brikdomoj ĉe la strato Dąbrowskiego en Pasłęk
La Urba Ŝtona Pordego, foto el la jaro 2007

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Pasłęk en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Dum la frua Mezepoko estis tie burgo de la praprusoj el la gento Pogezanoj (vidu la apudan mapon). La unuan fojon oni menciis en la dokumentoj el la jaro 1267 kiel Pazluch (Pazluk). La urbon oni fondis fine de la 13a jc sur la loko de la praprusa setlejo Pazluk laŭ la ordono de la Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Meinhard von Querfurt. La urbo troviĝis sur la historia tereno nomata Supra Prusio (vidu la suban mapon, en la pola: Górne Prusy), kiun ekokupis la Teŭtona Ordeno en la jaro 1249. La unuaj setlantoj estis la nederlandanoj invititaj por sekigadi (drenadi) la terenojn (marĉojn). Tio esti la unua nederlanda setlejo en la Duklando Prusio kaj same la unua sur la tereno de la nuna Pollando. Tio estis la komenco de la granda setlado daŭranta ĝis la 19a jc, el la regionoj de okcidenta Eŭropo: el la Frislando kaj Nederlando, la plej ofte tio esti la menonitoj. La urborajtojn donis al la setlejo la landa Majstro de la Teŭtona Ordeno Meinhard von Querfurt en la jaro 1297 kaj post la setligo de koloniistoj el Nederlando, la urbon oni nomis Holland. Pasłęk troviĝis sur la kruciĝo de la komercaj vojoj de Gdanska Pomerio kaj Tero de Chełmno al la vera Prusio. De tie estis la vojoj al Dzierzgoń, Elbląg (Elblongo) kaj Braniewo. Pasłęk estis la loka centro de la vendado de bredataj bestoj. En Pasłęku la oficistoj de la Teŭtona Ordeno aĉetadis ĉevalojn, eksvirbovojn, bovinojn kaj ŝafojn kaj ŝafidojn. La urbanoj de Pasłęk havis la rajton libere komerce naĝadi senpage tra la rivero Wąska kaj la Lago Druzno.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Pasłęk de la 15a jc ĝis la 18a jc[redakti | redakti fonton]

Posta la Batalo de Grunwald en la jaro 1410 (vidu la foton kaj la mapon) la urbon konkeris pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo. Dum la dektrijara milito (1454-1466) la urba konsilantaro apogis la Prusia Konfederacion. Tamen laŭ la Pac-Traktato de Toruno (1466) Pasłęk, kun la resto de Supra Prusio, retis sub la regado de Teŭtona Ordeno. Post la jaro 1525 la urbo estis en la Duklando Prusio, kaj poste en Germanio. Denove polaj taĉmentoj sieĝas la urbon dum la pol-teŭtona milito en la jaro 1521. Post la okupo de la urbo polaj taĉmentoj restis en ĝi ĝis la jaro 1525. En la jaro 1627 Pasłęk okupadis la sveda armeo de la reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio). Dum la dua pol-sveda milito en la jaro 1656 (dum la Sveda diluvo / 1655-1660) en la kastelo en Pasłęck renkontiĝis la reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio) kaj princo-elektisto de Prusio Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio). Ili ambaŭ kune priparolis la kunan agadon kontraŭ Pollando. La teŭtona kastelo en Pasłęk menciata estis la unuan fojon en la jaro 1267 roku, kaj poste en la sekvaj jaroj 1285, 1297, 1308 kaj 1310. Tamen la masonitan kastelon oni konstruis en la 15a jc kaj aldonitaj estis la kroma defendlinio de la muroj. Dum la sepjara milito en la jaroj 1758-1762 l urbon okupadis rusoj. En la 17a kaj 18a jc la Urba Konsilantaro de Pasłęk konsistis el 10 konsilantoj. Grandaj detruoj dum la Napoleonaj Militoj faris la marŝoj tra la urbo de franciaj taĉmentoj. En la jaro 1818 Pasłęk ekestis la sidejo de la distrikto Pasłęcki.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Pasłęk de la 19a jc ĝis la 20a jc[redakti | redakti fonton]

En la 19a jc la urbo forte disvolvis, oni establigi malgrandaj industriaj entreprenoj, ekfunkciis la fervojo (en la jaro 1882), unue fervojlinio al Morąg, poste la Olsztyn kaj Elbląg (Elblongo) (en la jaro 1883). En la jaro 1898 en Pasłęku aperis la Supra Prusia Historia Societo (Oberländischer Geschichtsverein), kaj honora prezidanto de ĝi estis princo Alexander zu Dohna el Słobity. La 28an de januaro 1945 la urbon ekokupis la Ruĝa Armeo. Post la Dua Mondmilito (1939-1945) kaj laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco (1945) la urbo estas en la limoj de Pollando. Tamen la detruoj dum la milito kaj specialaj bruligoj de la urbo farataj de sovetianoj post la ekokupo de Pasłęk fare de la Ruĝa Armeo rezultis 80%-an ruinigon d la urbo. La nunan nomon de la urbo Pasłęk oni administracie akceptis la 7an de majo 1946. Dum la unuaj jaroj post la milito laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco la germana loĝantaro estis translokiĝita al Germanio kaj anstataŭis ilin la poloj forpelitaj de la orienta Pollando anektita de Sovetunio (vidu la apudan mapon). En la sekvaj jaroj oni rekonstruadis la ruinitan urbon kaj iom disvolviĝadis ĝin. En Pasłęku nun estas du antaŭlernejoj, du elementaj lernejoj, du gimnazioj kaj du mezlernejoj.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Bibliografio:

Zofia Biedrzycka-Gozdek (1971): Szlaki turystyczne Warmii i Mazur: Olsztyn, Łukta, Morąg, Pasłęk, Młynary, Frombork (La turismaj itineroj tra Varmio kaj Mazurio: Olsztyn, Łukta, Pasłęk, Młynary, Frombork, eld. La Vojevodia Centro de Turisma Informado, Olsztyn.

Roman Czaja, Andrzej Radzimiński, Marian Arszyński (2013): Zakon krzyżacki w Prusach i Inflantach. Podziały administracyjne i kościelne w XIII-XVI wieku (La Teŭtona Ordeno en Prusio, Administraj kaj ekleziaj dividoj dum la 13a jc ĝis la 16a jc), La Scienca Eldonejo de la Universitato de Nikolao Koperniko, Toruno.

Czesław Czubryt-Borkowski, Zygmunt Czarnocki (1988): Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa lata wojny 1939-1945 (La gvidlibro tra la martiraj lokoj batal-lokoj dum la milito 1939-1945), Eldonejo Sporto kaj Turismo, Varsovio.

Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (1996): Warmia Mazury (Varmio-Mazurio). Gvidlibro, Agentejo TD, Bjalistoko.

Andreas Kossert (2009):Prusy Wschodnie. Historia ni mit (Orienta Prusio). Historio kaj mito, Scienca Eldonejo Scholar, Varsovio.

Agnieszka Malinowska-Sypek; Robert Sypek (2008): Zamki i obiekty warowne Warmii i Mazur: Olsztyn, Elbląg, Frombork, Giżycko, Nidzica, Lidzbark Warmiński, Pasłęk (La kasteloj ka defendobjektoj de Varmio kaj Mazurio: Olsztyn, Elblongo, Frombork, Giżycko, Nidzica, Lidzbark Warmiński, Pasłęk, Eldonejo Alma-Press, Varsovio.

Władysław Rusiński (1947): Osady tzw. „Olędrów” w dawnym województwie poznańskim (La setlejoj de la iamaj "Holandanoj" en la iama Vojevodio de Poznano), Polska Akademia Umiejętności (Pola Akademio de Arto kaj Scienco), Krakovo.

Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1882): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich (Geografia leksikono de Krono de la Regno de Pollando), vol. 3, eld. de Filip Sulimierski kaj Władysław Walewski, Varsovio.

Wiesław Śniecikowski, Józef Włodarski (2009): Tajemnice zamku w Pasłęku. Fakty i mity (La sekretoj de la kastelo en Pasłęk), Eldonejo Marpress, Gdansko.

Józef Włodarski (1997):Pasłęk z dziejów miasta i okolic 1297-1997 (Pasłęk - la historio de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo 1297-1997), Urząd Miasta i Gminy w Pasłęku (Oficejo de la Urbo kaj Komunumo en Pasłęk), Pasłęk.

La ĝemeleco kun urboj kaj komunumoj[redakti | redakti fonton]


La Mueleja Pordego kaj la restaĵoj de la defendmuroj enm Pasłęk, (la 14a jc ĝis la 18a jc)
La Mueleja Pordego en Pasłęk
La Ŝtona Pordego en Pasłęk