Patrujokupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rondpentraĵo pri la patrujokupo de Árpád Feszty

La Patrujokupo (origine hungare Honfoglalás) apartenas al la plej signifaj okazintaĵoj de hungaroj (konata ankaŭ madjaroj), same tiel de Hungario. Pri tio mankas rektaj fontoj, menciindaj fontoj estas dokumentoj de Bizanco kaj kodekso de Anonymus (hungara kronikisto). Li kolektis buŝajn rememorojn dum regado de Béla la 3-a (Hungario) kaj li kreis la unuan (latinlingvan) historion pri hungaroj.

Mapoj pri la hungara patrujokupo
Migrado de hungaroj el Azio
Supozata teritorio de hungaroj laŭ rusoj


Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, la patrujokupo okazis en la jaroj 895 kaj 896. La historiistoj havis pli frue 2 opiniojn pri tio:

La ĉefa marŝo okazis tra Verecka montpasejo, pli malgranda trupego sekvis la Danubon. La hungaroj tiam konsistis el 7 triboj, krome ankaŭ 2 nehungaraj triboj akompanis la hungarojn, fine ankaŭ slavoj aliĝis al la marŝo en tie, kie nun estas Ukrainio. Menciindas, ke la hungaroj portis ĉiujn havaĵojn: tendojn, koĉerojn, bestojn, ilojn, grenojn, do ĉiuj venis de la beboj ĝis la maljunuloj. Pli frue la hungaroj jam faris militirojn tra Karpat-baseno, tiam ili konstatis, ke la baseno estas konvena vivi plu, la teritorio estas loĝata maldense, signifa lando rezistanta kontraŭ hungaroj ne ekzistas. Tiutempe Grandmoravia imperio disfalis, kiun estris Svatopluk la 1-a. Postlasis neniuj fontoj pri gravaj bataloj, estis nur batalo iom poste en 907 apud la nuntempa Bratislavo, sekve plene finiĝis la patrujokupo.

Bildoj pri la hungara patrujokupo
Alveno de hungaroj en hungara kroniko
Alveno de hungaroj en hungara bilda kroniko
Parto de rondpentraĵo de Árpád Feszty
Pentraĵo de Mihály Munkácsy pri la patrujokupo
Monumento pri la patrujokupo en Verecka pontpasejo (la 7 ŝtonaroj simbolizas la 7 hungarajn tribojn)



Duobla patrujokupo[redakti | redakti fonton]

Estas grava historiista opinio de Gyula László (arkeologo) pri la patrujokupo, sed plene tio ne estas pruvita. Estas fakto, ke avaroj loĝis tie antaŭ la hungaroj. Laŭ la trovitaj vilaĝaj tombejoj videblas, ke komence estis nur tomboj de avaroj, poste aperis varie ankaŭ tomboj de hungaroj. Do, la hungaroj vivis kune kun la avaroj. En aliaj neavaraj (ekzemple slavaj) vilaĝoj oni trovis rompiĝon, post la rompiĝo nur hungaraj tomboj estis. Alia pruvo estas, ke la avaraj motivoj sur iloj estas la samaj, ol ties de hungaroj.

La hungaroj vivis plu nomade, kiel pli frue, krome li ofte faris invadojn al diversaj partoj de Eŭropo.