Peŝavaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peŝaŭaro)
Peŝavaro
urboĉefurboadministra teritoria unuo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 25000
Demografio
Loĝantaro 1 970 042  (2017) [+]
Loĝdenso 1 567 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 1′ N, 71° 34′ O (mapo)34.01444444444471.5675Koordinatoj: 34° 1′ N, 71° 34′ O (mapo) [+]
Alto 359 m [+]
Areo 1257 km² ( 125 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Peŝavaro (Panĝabo)
Peŝavaro (Panĝabo)
DEC
Peŝavaro
Peŝavaro
Situo de Peŝavaro
Peŝavaro (Pakistano)
Peŝavaro (Pakistano)
DEC
Peŝavaro
Peŝavaro
Situo de Peŝavaro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peshawar [+]
vdr

Peŝavaro estas milionurbo kaj la ĉefurbo de la provinco Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano, kaj administra centro de la Tribaj areoj de la Federacia Administrado, kvankam ne de tiu teritorio. Ĝi estis fondata de la reĝo Kaniŝko de la Kuŝana Imperio, en la 2-a jarcento a.K. La nomo Peŝavaro devenas de la sanskrita vorto "Puruŝapura" (urbo de homoj) kaj estas nomata Peĥavaro aŭ Peŝavaro en la Paŝtoa laŭ la dialekto, aŭ Piŝoro en la hinda.

Ĝi havis 1 253 687 loĝantojn, laŭ estimoj de 2006. Ĝi estas komunik-nodo inter Pakistano kaj Afganujo, kaj tie loĝas multaj rifuĝintoj kaj enmigrantoj el la afgana oriento. La ĉefaj allogaĵoj de la urbo estas la moskeo de Mahabat Ĥano, la pulbazaro Qissa Kahwani kaj la centra muzeo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Peŝavaro historie estas laŭ la silka vojo, nun ĝi troviĝas en nord-okcidenta parto de la lando. Afganio troviĝas nur je 40 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Photograph of 1000s of people in a procession
Nehru en procesio en Peŝaŭaro, tiam Nordokcidenta Limprovinco, 14a de Oktobro 1937.

Peŝavaro apartenas al la plej malnovaj aziaj urboj. Ĝi estis fama komerca loko kaj ankaŭ grava loko laŭ religiaj vidpunktoj. Maljunaj ĉinaj manuskriptoj rakontas pri Budhanaj pilgrimantoj. Laŭ la historio frua grava mencio sanskrite estis "Puruŝapura" (=urbo de la teamo), pli ol 2,000 jarojn antaŭe. Proksimume en 1000 Islamo konkeris la urbon. Dum la Mogola Imperio la urbo nomiĝis "Urbo de floroj". La britoj okupis Peŝavaron en 1849. Dum la 1980-aj jaroj rifuĝintoj amase alvenis el Afganio.

Mapo pri situo de Peŝavaro (montrita, kiel Peshawar
Strato en la malnova Peŝavaro.
Unu el la pordegoj en Peŝavaro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Peŝavaro jare pluvas po 400 mm, tiun ne influas la musono. La vintro daŭras de novembro ĝis marto, la somero de majo ĝis septembro. Somere la temperaturo varias inter 25-40 °C, vintre 4-18 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Peŝavaro havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kaj fervojoj ligas la urbon kun Afganio kaj kun aliaj urboj de la lando. En la urbo aŭtobusoj, sed ankaŭ rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]