Perua sturnelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perua sturnelo
Perua sturnelo
Perua sturnelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Sturnella
Specio: 'S. bellicosa'
Sturnella bellicosa
(de Filippi, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Perua sturnelo (Sturnella bellicosa) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Sturneloj, kiu enhavas speciojn kies maskloj havas nigran aŭ brunan dorson kaj tre etendajn ruĝajn aŭ flavajn subajn partojn.

La Perua sturnelo reproduktiĝas ĉe la marbordo de norda Ĉilio, suda Ekvadoro, kaj ĉefe de Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj de malaltaj teroj aŭ de altaj altitudoj, intertajdaj marĉoj, terkultivejoj kaj paŝtejoj ĉirkaŭ 1,000 m super marnivelo. Senarbarigo de natura habitato permesis disigadon de la specio kiu estis vidata jam ekzemple en suda Kolombio, kie ne estis konita natura teritorio.

Maskloj estas striecbrunaj kun tre brilruĝaj gorĝo kaj brusto. La inoj estas pli senkoloraj kaj pli striecaj ol la maskloj. Ili estas ĝis 20 cm longaj kaj estas karakteraj pro ondeca flugmaniero simila al tiu de pego. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed foje ili manĝas semojn. Ĝi estas pli granda ol la Ruĝbrusta sturnelo, sed diferenciĝas pro ruĝblanka superokula strio kaj dorso nigra skvameca. Ĝi estas ankaŭ simila al la proksime parenca Blankabrova sturnelo, sed tiu havas nur blankan superokulan strion el superokule malantauen dum la Perua sturnelo havas tion kaj krome malgrandan ruĝan sekvon el la bekobazo al superokulo.

Por vidi la teritorion de la Perua sturnelo kliku sur tiu ligilo: [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]