Blankvosta tropikbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Phaethon lepturus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankvosta tropikbirdo
Blankvosta tropikbirdo
Blankvosta tropikbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Faetonoformaj Phaethontiformes
Familio: Faetonedoj Phaethontidae
Genro: Phaethon
Phaethon lepturus
(Daudin, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankvosta tropikbirdoBlankavosta tropikbirdo, Phaethon lepturus, estas tropikbirdo, nome la plej malgranda el la tri tre proksime rilataj marbirdoj de tropikaj oceanoj kaj plej malgranda membro de la ordo de Faetonoformaj.

Ili loĝas en tropikaj Atlantiko, okcidenta Pacifiko kaj Hinda Oceanoj. Ili reproduktiĝas ankaŭ sur kelkaj insuloj de Karibio, kaj kelkaj paroj ĵus eknestumis ĉe Malgranda Tobago, kune al la kolonio de Ruĝbeka tropikbirdo. Aldone al tropika Atlantiko, ili nestumas tiom for norde kiom ĝis Bermudo, kie ĝi estas surloke nomataj "Longtail" (longvostulo).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Blankvosta tropikbirdo

Plenkreskulo de Blankvosta tropikbirdo estas svelta, ĉefe blanka birdo, 71–80 cm longa inklude la tre longajn centrajn vostoplumojn (duono de la totala longo), kiuj duoblas ties totalan longon. La enverguro estas de 89–96 cm, kaj estas nigra bendo ĉe la interno de flugilo. Estas nigro tra la okulo kaj la beko estas oranĝec-flava al oranĝec-ruĝa. La bekokoloro, pura banka dorso kaj nigra flugilstrio distingas tiun specion el la Ruĝbeka tropikbirdo.

Ambaŭ seksoj estas similaj (ne estas seksa duformismo), kvankam maskloj averaĝe havas pli longan voston, sed junuloj ne havas la centrajn vostoplumojn, havas verdec-flavan bekon, kaj tre fajne striecan dorson.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Flugante ĝuste super la kratero Halemauma, ĉe Kilauea, Havajo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Blankvosta tropikbirdo reproduktiĝas sur tropikaj insuloj kie la ino demetas ununuran ovon rozkolorecan kaj brunmakulan rekte surgrunde aŭ sur klifa kornico. La kovado daŭras 40 tagojn kaj estas farata de ambaŭ gepatroj. Ili disiĝas amplekse tra la oceanoj kiam ili ne reproduktiĝas, kaj foje vagadas for.

ovo de Phaethon lepturus - Muzeo de Tuluzo

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas fiŝojn, krustulojn kaj kalmarojn, kaptitajn per surfaca plonĝado, sed tiu specio estas tre mallerta naĝanto. Ili videblas solaĵ aŭ en paroj flugantaj akrobatie por memmontrado super la nestareo. Ili povas vivi ĉirkaŭ 16 jarojn. Ili pariĝas el la kvar aĝojaroj.

La alvoko estas laŭta krieca kiii-kiii-krrrt-krrt-krrt.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

EStas ses rasoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
  • Harrison, Peter. (1996) Seabirds of the World. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-01551-1.
  • P. J. Higgins (Hrsg.): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds. Band 1: Ratites to Ducks. Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3.
Blankvosta tropikbirdo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]