Pierre Blet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Blet
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1918 (1918-11-20)
en Thaon
Morto 29-an de novembro 2009 (2009-11-29) (91-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Clermont-Ferrand (1896-1976) • Universitato de Liono • Universitato de ParizoUniversitato de Innsbruck
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • historiisto • scienca esploristo
vdr

Pierre Blet estis jezuita historiisto kaj docento ĉe la Pontifika Gregoria Universitato, fama pro la esploro pri agado de Pio la 12-a dum la Dua Monda Milito.

Formiĝo[redakti | redakti fonton]

Blet komencas novicecon en la Kompanio de Jesuo la 7-an de decembro de 1937 en Laval (Francio), sed lia spirita sperto estas interrompita pro la eksplodo de la dua monda milito. Li estos oridinita sacerdoto la 31-an de julio 1950.

En 1958 kompletigas siajn studojn magistriĝinte ĉe Sorbono prezentante tezon titolitan Les assemblées générales du clergé de 1615 ĝis 1666 (La ĝeneralaj asembleoj de la kleriklaro ekde 1615 ĝis 1666); kiel komplementan tezon, male, li prezentis la esploron «Korespondaĵaro de la Nuncio en Francio, Ranuccio Scotti: 1639-1641.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1959 pastro Blet estas alvokata al Romo por instrui Historion de la Eklezio ĉe la Pontifika Gregoria Universitato. En Romo li daŭrigas siajn studojn pri la Franca Eklezio de la 17-a jarcento. Dum tiu periodo li estas asidua vizitanto de la Sekreta vatikana arĥivo dediĉinte al esploroj pri la Diplomatio de la Apostola Seĝo

Jezuita Bet lekciis laŭlonge de 17 jaroj «Historion de la Pontifika Diplomatio» ĉe la Pontifika Eklezia Akademio[1]

La esploroj ĉe la sekreta vatikana arĥivo[redakti | redakti fonton]

En 1964 Blet, kune kun aliaj fakistoj, estas ŝarĝita de la papo Paŭlo la 6-a ekririgi esploron inter la paperoj de la ŝtatsekretariejo por pretigi tiun kiu estos la monumenta verko Actes et Documents du Saint Siège relatifs à la Seconde Guerre Mondiale, sigle ADSS, (Agoj kaj dokumnetoj de la Sankta Seĝo dum la dua monda milito). Krom profesoro, Blet, la grupo estis formita de tri liaj fakiste kaj jezuite kolegoj: Angelo Martini, Burkhart Schneider kaj Robert A. Graham.

En tiuj jaroj komenciĝis la polemiko pri la persono de Pio la 12-a, akuzita pri komplico kun naziismo, plifaciligita de la teatra verko La Vikario (1963) de la germana dramaturgo Rolf Hochhuth; la esploro devis kolekti la dokumentojn de la Sankta Seĝo koncernantajn la jarojn de tiu periodo kaj doni lumon al la rolo de Vatikano dum la sinsekvo de la eventoj de dua monda milito.

La verko publikigita en la jaroj 1964-1981 estas komponita el dekdu volumoj; ses volumoj pritraktas, kronologiorde, la duan mondan militon, kvar koncernas la humanitarajn aktivecojn de la Sankta Seĝo dum la milito, unu la korespondaĵon de la papo Pio la 12-a kun la germanaj episkopoj duma la milito, kaj la lasta volumoj koncernas Pollandon kaj la baltajn landojn.

Kromaj meritoj de Pierre Blet[redakti | redakti fonton]

Pierre Blet estas konata ankaŭ pro liaj sciencaj esploroj pri la persono kaj agoj de Pio la 12-a, aparte pro la verko Pio XII e la Seconda Guerra Mondiale (Pio la 12-a kaj la Dua Monda Milito), 1999. En tiu volumo Blet defendas Pion la 12-an kontraŭ akuzoj pri antisemitismo kaj komplico kun nacisocialismo, subportite de la dokumentoj konservitaj ĉe la sekreta vatikana arĥivo. Lia scienca rigoro, rekonata de papo [Johano Paŭlo la 2-a]], kiu respondante al ĵurnalistaj demandoj rilatantaj papon Pacelli diris: "Legu pastron Blet".[2].

Pastro Blet vizitis la Vatikanajn arĥivojn ekde 1956 ĝis 2006, renovigante ĉiujare sian membrokarton.

Li korpasis je la aĝo de 91 jaroj.

Esenca bibliografio[redakti | redakti fonton]

Le Clergé de France et la monarchie. Étude sur les assemblées générales du clergé de 1615 à 1666, (Roma, Pontificia Università Gregoriana, 1959);

Girolamo Ragazzoni évêque de Bergame, nonce en France. Correspondance de sa nonciature 1583-1586, (Paris-Rome, De Boccard - Université Grégorienne, 1962);

Correspondance du nonce en France Ranuccio Scotti 1639-1641, (Paris-Rome, De Boccard - Université Grégorienne, 1965);

Les Assemblées du clergé et Louis XIV de 1670 à 1693, (Roma, Pontificia Università Gregoriana, 1972);

Documents du Saint-Siège relatifs à la seconde guerre mondiale redatta in collaborazione con Robert Graham, Angelo Martini, Burkhart Schneider, (Città del Vaticano, Libreria editrice Vaticana, 1965-1982);

Histoire de la représentation diplomatique du Saint-Siège des origines à l'aube du XIX siècle,(Città del Vaticano, Archivio Segreto Vaticano, 1982 e 1990);

Le Clergé de France, Louis XIV et le Saint-Siège de 1695 à 1715, (Città del Vaticano, Archivio Segreto Vaticano, 1989);

Le Clergé du Grand Siècle en ses assemblées, (Paris, Cerf, 1995);

Pie XII et la Seconde guerre mondiale d'après les archives du Vatican, (Paris, Perrin, 1997).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1].
  2. A. RICCARDI, È morto lo storico gesuita Pierre Blet per sessant'anni al servizio della Santa Sede in L'Osservatore Romano, 30 novembre 2009;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[2][rompita ligilo] Intervjuo de Andrea Tornielli al Pierre Blet pri Pio la 12-a