Pieter-Jan DeSmet (misiisto)
Pieter-Jan DeSmet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1801 en Dendermonde |
Morto | 23-an de majo 1873 (72-jaraĝa) en Sankta Luiso |
Tombo | Calvary Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Belgio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esploristo katolika sacerdoto misiisto |
Pieter-Jan DeSmet [1] (naskiĝis la 30-an de januaro 1801 en Dendermonde, Belgio - mortis la 23-an de majo 1873 en Sankta Luiso, Misurio, Usono) estis belgdevena katolika pastro, jezuita misiisto, esploristo kaj pioniro en Usono. Li iĝis unu el la plej fidindaj blankuloj inter la indianoj de la usona okcidento meze de la 19-a jarcento.
De 1824 ĝis 1830 li okupiĝis pri indianaj kutimoj kaj lingvoj kiel prefekto de la knaba lernejo. Li vizitis la Kolegion de Sankta Louis (hodiaŭ la University of Missouri–St. Louis).
Li agis nome de la usona registaro en intertraktadoj kun la indianoj, inkluzive de la packonferenco kun la dakotoj kaj ilia ĉefo Sidanta Taŭro (alinomata Sitting Bull aŭ Tatanka Iyotanka) ĉe Fort Rice en 1868 kaj konvinkis tiun akcepti la Traktaton de Fort Laramie.
En aŭgusto 1846, De Smet komencis longan vojaĝon tra kio nun estas la ŝtatoj de Montano, Idaho, Oregono, kaj Vaŝingtono. Li fondis plurajn pliajn misiojn kiuj iĝis konataj kiel la Rocky Mountain Missions. Li sukcesis pacigi plurajn intermilitantajn indianajn tribojn[2]. Inter la indianoj kiujn li konvertis al Katolikismo estis la krioj, Flatheads, Nez Perce, kajusoj, ŝicuumŝoj (Coeur d'Alenes), oĝibvoj, siuoj, Blackfeet, kaj kalispeloj (Pend d'Oreille).
Post lia morto, la urbo De Smet en Kingsbury County, Suda Dakoto estis nomita en lia honoro en 1879.
Honoro
[redakti | redakti fonton]En 1932 la indiana tribo siuoj vizitis la belgan urbon Dendermonde por honori patron De Smet. Lia statuo tie staras antaŭ la OLV-preĝejo (nederlande: Onze-Lieve-Vrouwekerk).
En 2005 li estis unu el la defiantoj por la titolo "La plej granda belgo".
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- S. J. John J. Killoren. „Come, Blackrobe“: De Smet and the Indian Tragedy. Reprint of 1994 the University of Oklahoma Press edition. The Institute of Jesuit Sources, 2003, 464 paĝoj, ISBN 1880810506, ISBN 978-1880810507.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Noto: Fakte Pieter-Jan De Smet, laŭ informoj en la retejo de la turisma oficejo de Dendermonde. Li ankaŭ estis konata kiel Pierre DeSmet kaj Peter deSmet.
- ↑ Noto: La plej multaj indiĝenaj popoloj en Usono, kiuj spertas la antropologian kuntekston de la esprimo TRIBO kiel paternalisma kaj ankaŭ konscias pri la historia politika signifo de la vorto tribo, ekde la 1960-aj jaroj proponis uzi la nomojn 'popolo' aŭ 'nacio'.