Pietro Locatelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Locatelli
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1695 (1695-09-03)
en Bergamo
Morto 30-an de marto 1764 (1764-03-30) (68-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respublikoRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr

Pietro Antonio LOCATELLI (3-a de septembro 1695 - 30-a de marto 1764) estis itala komponisto kaj violonisto.

Li naskiĝis en Bergamo en Italio. Li studis en Roma ĉe Giuseppe Valentina. Post kelkaj vojaĝoj tra Francio kaj Germanio li ekloĝis en 1729 en Amsterdam, kie li instruis violonoludadon kaj vendis italajn kordojn. Li ankaŭ gvidis la tiean Collegium Musicum, kiu konsistis el riĉaj muzikamatoroj kaj por kiu li ankaŭ komponis.

La verkoj de Locatelli estas ĉefe por la violono, instrumento kiun li virtuoze ludis. Lia eble plej signifa publikaĵo estas la Arte del violino, opuso 3, kolekto da dek du konĉertoj kiu enhavas dudek kvar teĥnike komplikajn capriccio-jn - tiuj povus funkcii kiel etenditaj kadencoj, sed nuntempe kutime estas ludataj aparte de la konĉertoj.

Krome li verkis sonatojn, triosonatojn, concerti grossi kaj aron da sonatoj por fluto. Locatelli pligrandigis la muzikistaron de la concerto grosso de triono, konsistanta el du violonoj kaj violonĉelo, ĝis kvinopo. La kvinopo konsistas el du violonoj, altviolono kaj violonĉelo.

Liaj fruaj komponaĵoj montras influojn de Arcangelo Corelli, kies lernanto li estis; lia posta stilo estas pli komparebla kun tiu de Antonio Vivaldi. Li estas samtempano de Jean-Marie Leclair, kun kiu li kune ludis i.a. en London kaj ĉe la kortumo de Kassel, kaj kiun li ankaŭ instruis dum restado de Leclair en Holando de 1738-1743. Laŭmite Leclair ludis "kiel anĝelo" kaj Locatelli "kiel diablo".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Opus 1 - 1721: 12 concerti grossi
  • Opus 2 - 1732: 12 sonatoj por fluto kaj basso continuo
  • Opus 3 - 1733: L’Arte del violino – 12 violonkonĉertoj kaj 24 capricci por violonsolo
  • Opus 4 - 1735: 6 uverturoj kun 6 concerti grossi
  • Opus 5 - 1736: 6 triosonatoj
  • Opus 6 - 1737: 12 sonatoj por violono kaj kun basso continuo
  • Opus 7 - 1741: 6 concerti grossi
  • Opus 8 - 1744: 6 violonsonatoj kaj 4 triosonatoj
  • Opus 9 - 1762: 6 concerti grossi

Krome Locatelli verkis unuopajn sonatojn por ĉelo, fluto kaj violono.