Pinta krajono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Pinta Krajono
Aŭtoro Reto Rossetti
Eldonjaro 1959
Urbo La Laguna
Eldoninto Juan Régulo Pérez
Paĝoj 130
vdr

Pinta Krajono estas poemaro de la verkisto Reto Rossetti, verkita originale en Esperanto kaj publikigita en 1959 en La Laguna, Kanarioj, Hispanio, fare de Juan Régulo Pérez en sia kolekto Stafeto. Tiu eldono de 130 paĝoj kaj 1000 ekzempleroj, ĝuas la ilustraciadon de kvar desegnoj de Paul Klee.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La verko konsistas el tri partoj, el kiuj la unua, pli heterogena, kolektas poemon majoriotate dediĉitaj al grandaj figuroj de la esperanta literaturo kiaj Raymond Schwartz, Gaston Waringhien, Kalman Kalocsay, Marjorie Boulton, Julio Baghy, William Auld, Cezaro Rossetti ktp. El kelkaj oni omaĝas, imitas aŭ parodias la stilon. Ankoraŭ en tiu unua parto sekvas grupo da poemoj (preskaŭ fabloj) kie aperas bestoj kiaj simio, urso, porko, kamelo, kaprino, kato ktp. La dua parto estas longa kaj ambicia (31 paĝoj) poemo La jubilea eposo verkita por la Universala Kongreso de 1955 okazinta en Bolonjo, Italio, kie oni prezentas la historion de lingvoj, de la lingva problemo kaj de Esperanto mem. Tiu eposo montras strukturon por scenigo akompane de intermezaj prezentadoj de diversaj ludoj kaj aferoj (muziko, kanto ktp). La tria parto titoliĝas Mestizo de la mondo kaj konsistas el sammetrikaj poemoj (kvar triversoj plus fino) keom malfermo kaj fermo (tri kvarversoj plus fino) pri arto, literaturo, la homo kaj ĝeneralaj filozofecaj temoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]