Pisanello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Georgo kaj la Princino (detalo kun ĉevalo).
Pisanello
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1395 (1395-01-01)
en Pizo
Morto 1-an de januaro 1455 (1455-01-01) (60-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • iluministo • medalisto • desegnisto
Verkoj Medal of John VIII Palaiologos
The Vision of Saint Eustace
Saint George and the Princess
vdr

Pisanello (ĉ. 1395 - ĉirkaŭ 1455), konata profesie kiel Antonio di Puccio PisanoAntonio di Puccio da Cereto, ankaŭ erare nomita Vittore Pisano fare de Giorgio Vasari, estis unu el la plej eminentaj pentristoj de la komenca itala Renesanco kaj Quattrocento. Li estis prijubilita fare de poetoj kiel ekzemple Guarino da Verona kaj laŭdita de humanistoj de sia tempo kiu komparis lin kun tiaj gloraj nomoj kiel Cimabue, Fidiaso kaj Praksitelo.

Medalo de Johano la 8-a Paleologo, ĉirkaŭ 1435, de Pisanello, kiu vidis lin en Ferrara en 1438.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Pisanello estas konata pro siaj belegaj freskoj en grandaj murpentraĵoj, elegantaj portretoj, malgrandaj bildoj, kaj multaj brilaj desegnaĵoj. Li estas la plej grava memorportreta medalisto en la unua duono de la 15-a jarcento, kaj oni povas aserti ke li originis tiun gravan ĝenron.

Li estis dungita fare de la Doĝo de Venecio, la papo en la Vatikano kaj la kortegoj de Verono, Ferrara, Mantuo, Milano, Rimini, kaj de la Reĝo de Napolo. Li staris en altestimo de la familioj Gonzaga kaj Este.

Pisanello havis multajn el siaj verkoj erare atribuitaj al aliaj artistoj kiel ekzemple Piero della Francesca, Albrecht Dürer kaj Leonardo da Vinci, por nomi kelkajn. Dum la plej multaj el liaj pentraĵoj pereis, multaj el liaj desegnaĵoj kaj medaloj pluvivis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.
  • Richter, George Martin (August 1929). “Pisanello Studies I”, Burlington Magazine for Connoisseurs 55 (317), p. 58–61+64–66. 
  • Benezit E. - Dictionnaire des Peintres, Sculpteurs, Dessinateurs et Graveurs - Librairie Gründ, Paris, 1976; ISBN 2-7000-0156-7 (in French)
  • Turner, J. - Grove Dictionary of Art - Oxford University Press, USA; new edition (January 2, 1996); ISBN 0-19-517068-7
  • Callan G. - A Renaissance Depicture of Nature: Pisanello at the National Gallery; The Art Book, Volume 9, Number 3, June 2002, pp. 7–9(3); Blackwell Publishing
  • Brenzoni Raffaello - Pisanello, Pittore - exhibition catalog Florence, 1953 (in Italian)
  • Gill, Joseph. Personalities of the Council of Florence and Other Essays. Oxford University Press (Oxford, 1964).
  • Degenhart, Bernhard. 1973. "Pisanello in Mantua." Pantheon 31:364-411
  • Woods-Marsden, Joanna. 1988. The Gonzaga of Mantua and Pisanello's Arthurian Frescoes. New Haven.
  • Luke Syson and Dillian Gordon, with contributions by Susanna Avery-Quash. Pisanello: Painter to the Renaissance Court. London: National Gallery Company, 2001. xi + 264 pp. 286 illus., many in color. ISBN 1-85709-932-X
  • Hill, George Francis 1930. A Corpus of Italian Medals of the Renaissance before Cellini. 2 volumoj. London0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]