Saltu al enhavo

Pjotr Nilus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjotr Nilus
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1869 (1869-06-29)
en Podolia gubernio
Morto 23-an de majo 1943 (1943-05-23) (73-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Tombo Pariza tombejo de Bagneux Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rusa ukraina franca vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hrekov Odesa Art school (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo verkisto artokritikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado kreiva kaj profesia verkado kritiko de arto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aŭtuno. 1893
Piedulo (Matene)

Pjotr Aleksandroviĉ NILUS (ruse Пётр Александрович Нилус; ukraine Петро Олександрович Нілус;naskiĝis la 21-an de februaro, 1869 (la 8-an de februaro laŭ la Julia Kalendaro) en Podolio, la Rusia imperio — mortis 23-a de majo, 1943, Parizo, Francio) estis rusa impresionista pentristo kaj verkisto.

Pjotr naskiĝis en rusiĝinta svisa familio en la familia bieno en Podolio. Je la sepa vivjaro, li translokiĝis al Odeso, kie li studis ĉe la loka lernejo reala de Petro kaj Paŭlo, kaj frekventis klasojn artajn de K. Kostandi. Poste, li ĉeestis en la Rusia Akademio de Belartoj, Sankt-Peterburgo kaj partoprenis ekspoziciojn de Peredviĵniki.

En 1920 li migris al Parizo, kie li laboris ĝis sia morto en 1943. Pjotr Nilus estis amiko de Aleksandr Kuprin kaj Ivan Bunin. Dum la unuaj jaroj en Parizo ili loĝis en la sama domo. Ili faris intensan korespondadon; eldoniĝis pli ol unu cent leterojn de Pjotr Nilus al Bunin.

Pjotr Nilus ofte estas konfuzita kun sia parenco, konata antisemito kaj la aŭtoro de La Protokoloj de la Olduloj de Ciono, Sergei Nilus. Fakte, Pjotr ne estis antisemito kaj en 1906 kune kun Kornej Ĉukovskij energie partoprenis klopodojn helpi judajn infanojn, viktimojn de la Odesa pogromo.

Referenco

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 2-a de decembro, 2006.