Plasta planedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plasta Planedo
Filmsceno: Intervjuo sur Dachstein
Filmsceno: Intervjuo sur Dachstein
Originala titolo Plastic Planet
Produktadlando Aŭstrio, Germanio
Originala lingvo Germana
Kina aperdato 2009
Daŭro 1h35
Ĝenro dokumentario
Reĝisoro(j) Werner Boote
Produktisto(j) Thomas Bogner
Scenaro Werner Boote
Muziko The Orb
Produkto Neue Sentimental Film (Aŭstrio)
Distribuo Allegro Film
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Plastic Planet estas kineja esplora dokumentario de aŭstra reĝisoro Werner Boote. La filmo montras, kiel plasto fariĝis minaco al la tuta tero.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Komence la reĝisoro retrospektas al sia infaneco, al sia avo, kiu estis produktisto de plasto en epoko, kiam tio estis rara. Kaj li alvenas en nia mondo, kiu abundas de plastaĵoj ĉie.

Reĝisoro Boote kiel intervjuisto, vojaĝas tra la mondo kaj enketas ĉie, kiel homoj vivas meze de plastaĵoj, li enketas aŭstrajn familiojn en iliaj domoj, li enketas familiojn en Usono kaj familiojn en tute simplaj kabanoj en Kolkato.

Li intervjuas reprezentantojn de la plastoindustrio kaj sciencistojn, kiuj esploris la san-danĝerigajn aldonojn de plasto (ekz-e moligencojn), kiuj troviĝas en plastaj boteloj samkiel en suĉiloj por beboj, kiuj tiel rekte estas trinkataj kaj manĝataj.

Apartan atenton li donas al bisfenolo A (BPA), la baza komponanto de polikarbonato, ĝi efikas kiel virina hormono (estrogeno, t.e. ĉe bestoj kaj homoj la viraj individuoj perdas sian fekundecon, ili viriniĝas). Ĉiuj homoj sorbas ĝin, ĉu per manĝo, ĉu per trinkado, ĉu per aerspirado.

La filmo emfazas, ke ĉiu entrepreno bonege gardas sian sekreton, kiujn komponaĵojn ili uzas por la produktado de siaj plastoj, tiel ke la konsumantoj normale tute ne povas ekscii, el kio la produktoj fakte konsistas, kaj kompreneble tute ne scias pri eventualaj danĝeroj kaj riskoj.

Oceana rubokirlo en norda Pacifiko

Samtempe la filmo priskribas, kiugrade plasto ĉeestas ĉie-ĉie en nia vivo, kiugrade plasta rubaĵo jam troviĝas en la plej foraj lokoj de la tero - en la maroka dezerto, en oceana rubokirlo , kie la pecetoj de disfalanta plastaĵo estas manĝataj kvazaŭ planktono, mortiga „planktono“, kiu venenigas la manĝintojn.

Kritiko pri la faktoj prezentataj[redakti | redakti fonton]

Plurloke la filmo sugestas, ke la tipaj plastaj boteloj konsistas el polikarbonato (PC), kvankam fakte ili konsistas el Polietilentereftalato (PET). PC hodiaŭ raras kiel materialo por suĉboteloj, kie ĝi - pro la konata problemo pri bisfenolo A - kutime estas anstataŭata per PPPE.

Produktado de la filmo[redakti | redakti fonton]

La reĝisoro Werner Boote dum la inaŭgura prezento de la filmo, sept. 2009

Inter 2005 kaj 2008 la filmigo okazis en • InnsbruckGrand JunctionVenecio (Porto Marghera: Intervjuo kun prokuroro Felice Casson - vidu: (skandalo Gladio - pri PVC-venenigo de 157 laboristoj en Marghera) • LondonoFinnlandoVieno • Japanio (Tokio, Tsushima, Minamata Urbo, Kumamoto) • Ĉinio (Ŝanghajo) • Barato (Kolkato) • Usono (Los Angeles, Pullman, Cincinnati, Columbia) • Pazifika oceano • Maroko • Ugando (Kampala) • Germanio (Düsseldorf, Guben) • Italio (Novara), Belgio (Bruselo, Waterloo) • Aŭstrio (Dachstein, Vieno). La filmo estis inaŭgure prezentata en Vieno la 18-an de septembro 2009.

Plia literaturo, fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]