Plăieșii de Jos
Plăieșii de Jos | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Kászonaltíz (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 14′ N, 26° 6′ O (mapo)46.22833333333326.100277777778Koordinatoj: 46° 14′ N, 26° 6′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 699 m | |
Poŝtkodo | 537235 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.932 (en 2009) | |
– vilaĝo | 447 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 85298 | |
Plăieșii de Jos [pləjeŝij de ĵos] (hungare: Kászonaltíz [ka:sonaltiz]) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Miercurea Ciuc. Administre apartenas al ĝi Cașinu Nou, Imper, Iacobeni kaj Plăieșii de Sus.
La vilaĝo Plăieșii de Jos estas la plej malgranda inter la kvin vilaĝoj en la komunumo, sed situas iom centre inter la aliaj. Kun Plăieșii de Sus ĝi kvazaŭ formas unuon, la distrikta vojo DJ121G ligas ĝin al la aliaj partoj kaj al la nacia vojo DN11B.
La komunumo Plăieșii de Jos estas la plej sud-orienta en la distrikto Harghita.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 la vilaĝo havis 985 loĝantojn kaj en 1992 493 (94 % da hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝi estis sikula vilaĝo kaj ekde 1876 ĝi apartenis al la departemento Csík. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Elemér Kádár (9-a de februaro 1975): dancisto, koreografo, dancinstruisto
- Simeon Ráduly (28-a de oktobro 1872 – Székelyudvarhely, 11-a de majo 1905): literatur-kaj muzikhistoriisto.
- Tamás Sztojka: kuracisto, lokhistoriisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de la distrikto
-
Situo en la distrikto
-
Ortodoksa preĝejo en Plăieșii de Jos
|