Poŝtelefona kaŝpolicano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Poŝtelefona kaŝpolicano (ケータイ刑事 銭形シリーズ [kejtaj kejĵi zenigata ŝiri:zu]) estas japana televiddrama serio elsendata de BS-i ekde 2002. Ĝi estas poste elsendata sur TBS kaj aliaj televidaj retoj de TBS.

En la serio, lernejaj knabinoj, kies avo estas policprefekto, solvas malfacilan murdan aferon kun lia mezaĝa kolego per poŝtelefono.

La serio estas detektiva televiddramo, kiu enhavas komediojn, muzikajn spektaklojn kaj historiajn dramojn. Ĝi cetere estas prova dramo kaj parodio de malnovaj detektivaj dramoj.

Poŝtelefona kompanio NTT DoCoMo sponsoras la programon.

Serio[redakti | redakti fonton]

  • Poŝtelefona kaŝpolicano ZENIGATA Ai ケータイ刑事銭形愛
oktobro 2002-marto 2003. 26 fojoj
  • Poŝtelefona kaŝpolicano ZENIGATA Mai ケータイ刑事銭形舞
oktobro 2003-decembro 2003. 13 fojoj
  • Poŝtelefona kaŝpolicano ZENIGATA Rui ケータイ刑事銭形泪
januaro 2004-septembro 2004. 39 fojoj.
  • Poŝtelefona kaŝpolicano ZENIGATA Rei ケータイ刑事銭形零
oktobro 2004-marto 2005. 26 fojoj
  • Poŝtelefona kaŝpolicano ZENIGATA Rai ケータイ刑事銭形雷
januaro 2006-septembro 2006. 40 fojoj


  • Poŝtelefona kaŝpolicano La kino
La 4-a februaro 2006.
ZENIGATA Mai, Rui kaj Rei
  • Poŝtelefona kaŝpolicano La kino 2
ZENIGATA Rei kaj Rai

Zenigata familio[redakti | redakti fonton]

Zenigata familio havas policprefekton kies nepinoj estas poŝtelefonaj kaŝpolicanoj, 6 knabinojn.

Zenigata 4 fratinoj[redakti | redakti fonton]

La 1-a fratino. La reĝino de karaokeo. Ŝia kolego estas GODAI Jun.
La 3-a fratino. La reĝino de danco. Ŝia kolego estas GODAI Jun.
La 2-a fratino. Ŝi lertas filcian ploradon. Ŝia unuatempa kolego estas GODAI Jun. Ŝia duatempa kolego estas TAKAMURA Ippei.
  • ZENIGATA Rei 銭形零 (Kaho 夏帆)
La 4-a fratino. La reĝino de matematiko. Ŝia unuatempa kolego estas TAKAMURA Ippei. Ŝia duatempa kolego estas GODAI Jun.

Kuzinoj de 4 fratinoj[redakti | redakti fonton]

La kuzino de 4 fratinoj. Meteobultenisto. Ŝia unuatempa kolego estas OKANO Tomio. Ŝia duatempa kolego estas TAKAMURA Ippei.
  • ZENIGATA Beniko 銭形紅子
Ŝi ne estas poŝtelefona kaŝpolicano, sed ŝi estas kuzino de 4 fratinoj.

Komunaĵoj de poŝtelefonaj kaŝpolicanoj[redakti | redakti fonton]

  • Ilia avo estas policprefekto.
  • Ili vizitadas la akademion Aobadai (青葉台学園 Aobadai-gakuen).
  • Ili diras «Mi solvis enigmon,s-ro Watson» kiam ili solvas enigmojn de aferojn. Sed "s-ro Watson" ne estas kuracisto Watson, amiko de Sherlock Holmes.
  • Ili ne aperas en alia fratina serio. En nur kinoj ili kune ludas.

Aliaj personoj[redakti | redakti fonton]

Kaŝpolicano kun tolŝuoj. Lia kolegoj estas Ai, Mai, Rui kaj Rei.
Burbona kaŝpolicano. Lia kolegoj estas Rui, Rei kaj Rai. Li diris, ke li estas amiko de Columbo, la fama kaŝpolicano en Los-Anĝeleso.
Lia kolego estas Rai. lia estinta kolego estis MATSUYAMA Susumu (松山進)
Li apartenas la fakon por identigo. Li estas el la vilaĝo Morokoŝi.
Li apartenas la fakon por identigo.
  • TAMAGAWA Doiru 多摩川ドイル
Li estas lernejano kaj akuzisto. Lia avo estas la ministro pri justeco. Bona rivalo de poŝtelefonaj kaŝpolicanoj.
  • SATO Kimiyasu 佐藤公安 (Sato Jiro 佐藤二朗)
Li havas blankan kravaton, kiu signifas lojalo al Zenigata familio.
  • ENSHU Ritsu 遠州理津 (Sato Jiro 佐藤二朗)
Enigma tortisto. Enshuritsu (円周率 Enŝuricu) en Japana lingvo signifas pin (=pie en Angla lingvo). Li helpas ZENIGATA Rei-n, la reĝino de matematiko.
"Via moŝto" aŭ Transsiberia superspeciala ekspreso- kaŝpolicano. Enigma homo.

Malamikoj de poŝtelefonaj kaŝpolicanoj[redakti | redakti fonton]

Li havas multajn trajtojn, kaj alivestiĝas kaj ŝtelas. Kiam li malvenkis poŝtelefonajn kaŝpolicanojn, ĉiam nombro de lia trajtoj estas malpli multaj. Dektrajtoj→Oktrajtoj→Sestrajtoj→ Kvartraijtoj→ Tritrajtoj.


Ĝi estas malbona grupo, kiu projektas ŝtatan renverson. ZENIGATA Rui detruis ĝin kun TAKAMURA Ippei.
Li estis eks-kancelariano en polico. Sed fakte li estas konspirestro de Neptuna grupo. ZENIGATA Rui arestis lin. Ĉar li malsekretigis al polico informojn pri Neptuna grupo. Neptuna grupo gvatis ŝancon por lia mortigo.
Ŝi estas bela hipnotigisto kaj nova konspirestro de Neptuna grupo. Ŝi gvatis ŝancon por mortigo de ARAHATA Ningoro, sed ŝi malsukcesis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]