Pomeria Landa Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pomeria Landa Muzeo
arta muzeo • state museum • muzeo de natura historio
Lando Germanio vd
Situo Greifswald
Estiĝo 1990
Koordinatoj 54° 5′ 41″ N, 13° 22′ 57″ O (mapo)54.094713.3825Koordinatoj: 54° 5′ 41″ N, 13° 22′ 57″ O (mapo)
Pomeria Landa Muzeo (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Pomeria Landa Muzeo (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Pomeria Landa Muzeo
Pomeria Landa Muzeo
Situo de Pomeria Landa Muzeo
Map
Pomeria Landa Muzeo
Retpaĝo http://www.pommersches-landesmuseum.de
vdr
antaŭa placo kaj enirejo muzea
vitra unuiga domero kun kafejo
bilda galerio ĉe Mühlenstraße

Pomeria Landa Muzeo (germane Pommersches Landesmuseum) troviĝas en Greifswald, Germanujo, elmontrante aĵojn el 14 miloj da jaroj de historio de Pomerio kaj bildojn ekz. de Caspar David Friedrich. Ĉe Croy-salonego admireblas unika Tapetum Concordiae (vandtapiŝego) de 4 x 7 metroj da gradeco, altvalora atestilo pri Reformacio. Samĉambre oni klarigas la evoluon de la Universitato de Greifswald. Alia fokusoj estas la rilato inter Pomerio kaj la maro (turisme, arĥeologie) kaj inter germania Antaŭpomerio kaj pollandaj teritorioj de Pomerio. Gravas memkompreneble ankaŭ 185 jaro da alsvedia aparteneco de partoj de Pomerio.

Tenadas ĝin la en 1996 fondita fondaĵo "Stiftung Pommersches Landesmuseum".

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruitis ĝi inter 1998 kaj junio 2005. Temas pri komplekso el kvar eroj: la t.n. historiisma Quistorp-domo (iama urba lernejo)), la iama franciskana klostro, la brikŝtona eksa monaĥeja biblioteko kaj Museumsstraße. Ne forgesendas krome monaĥeja ĝardeno kaj herbejo kun migraj ŝtonegoj el Skandinavio.

Disponigoj de urbocentraj konstruaĵoj komenciĝis en 1993. Arkitektura konkurso gajnitis de la buroo de Gregor Sunder-Plassmann el Kappeln; ekde 1998 realiĝis la konceptoj kaj en 1999 alvenis la aĵoj de la fondaĵo "Stiftung Pommern" de Kilo. En 2000 ekis la muzea agado je bildogalerio en la Quistorp-domo. En 2002 transprenitis la plejmulto de Schmiterlöw-kolektoj de Erik von Schmiterlöw[1] Finfaro de la kompleta ensemblo festitis en 2005.

La dua parto de la daŭra ekspozicio pri landa historio (tempo de la sveda okupacio ĝis instalo de banlokoj ĉe Balta maro) sin ekprezentis en 2010. Samjare transprenitis la postlasitaĵoj de Mac Zimmermann[2] En 2016 daŭre ludonitis la kokelto de la eldonisto Christoph Müller pri danaj bildoj (152 pentraĵoj, 172 desegnaĵoj, 50 grafikaĵoj; posedanto estas la Ŝtata muzeo je Schwerin).

En decembro 2017 decidis la registaro de Meklenburgo-Antaŭpomerio restaŭradi Kastelon Ludwigsburg kun la celo de muzea utiligo sub la ŝirmo de la Landa Muzeo.[3]

Artaĵoj bildaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Felix Biermann, Thomas Terberger: Archäologie und Geschichte im Ostseeraum
  2. Ostseezeitung, Regionalausgabe Greifswald, 13.1.2012
  3. "Verhandlungen über Schloss Ludwigsburg beschlossen". Ĉe: insidegreifswald.de, 11.12.2017

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stefan Fassbinder: Vom Kloster zum Museum – 750 Jahre Geschichte zwischen Mühlenstraße und Stadtmauer in Greifswald. Ĉe: Klöster und monastische Kultur in Hansestädten. Kolloquium Stralsund 2001. (=Stralsunder Beiträge zur Archäologie, Geschichte, Kunst und Volkskunde in Vorpommern, 4), Rahden 2003, p. 157–164.
  • Stefan Fassbinder: Das Pommersche Landesmuseum. Von der Idee bis zur Eröffnung. Ĉe: Greifswalder Beiträge. Volumo 2, 2005, p. 47–50.
  • Frank Schmitz, Armin Wenzel: Pommersches Landesmuseum Greifswald, Stadtwandel-Verlag, Berlino 2007, ISBN 978-3-86711-010-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]