Blanka poplo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Populus alba)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka poplo, Populus alba
Blanka poplo (Populus alba)
Blanka poplo (Populus alba)
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj, Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj, Malpighiales
Familio: Salikacoj, Salicaceae
Genro: Poploj, Populus
Specio: Blanka poplo, Populus alba
Blanka poplo, Populus alba
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La blanka poplo, aŭ arĝenta poplo (Populus alba) estas plantospecio el la genro de la poploj en la familio de la Salikacoj (Salicaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo el „Flora Batava“, volumeno 15
arboŝelo de kvinjaraĝa ekzemplero
arboŝelo de pli aĝa ekzemplero
folio ĉe longŝoso
folio ĉe mallongŝoso

Habito[redakti | redakti fonton]

La arĝenta poplo estas somerverda, rekte kreskanta foliarbo, kiu atingas altecon de 15 ĝis 45 metroj. La averaĝa trunka diametro atingas malofte pli ol 2 m. En Hungarujo, estis trovitaj ankaŭ arboj kun diametro de 1,5 ĝis 3 metroj.[1] La en la jaro 1904 falinta 500-jara arĝenta poplo apud Boudky atingis altecon de 36 metroj, trunka diametro de 3,52 metroj kaj trunka perimetro de 11,25 metroj. [2][3]

Baze de la rekta aŭ malforte kurba trunko troviĝas ofte ŝosoj kaj sevoŝosoj. La arĝenta poplo apartenas al la malprofunda radikanto. Ĝiaj radikoj etendiĝas vaste. La arĝenta poplo havas karakteran larĝe rondan kaj maldensan arbokronon, kiu ofte pendas je unu flanko kaj kiu donas al la arbo malsimetrian aspekton. La kronoj de junaj arboj havas ovalan ĝis globan kreskoformon. La arĝenta poplo povas fariĝi 300 ĝis 400 jarojn aĝa.

Arboŝelo[redakti | redakti fonton]

La arboŝelo havas blanke grizan koloron kaj glatan strukturon kun grandaj, romboformaj kork-verukoj. Dum la aĝo la arboŝelo fariĝas malhelgrize kaj aperas profundaj laŭlongaj sulkoj. La junaj branĉoj havas blanke feltan hararon. La tranĉoj havas kvineĝan transversan sekcon.

Folio[redakti | redakti fonton]

La alternestarantaj folioj de la arĝenta poplo estas diversformaj. La plata kaj harhava folitigo longas 2 ĝis 5 cm. La simpla foliplato ne havas glandojn. Ĉe longŝosoj la planto formas acersimilajn, ofte tri ĝis kvinnombrajn plume lobaj folioj kun malfajnaj dentoj, kiuj povas atingi longecon de ĝis 12 cm kaj larĝecon de 10 cm. Ilia malsupra flanko plej ofte estas blanke felta.

Ĉe la malsupra parto de longŝoso respektive ĉe malongŝoso la planto havas ovoformajn ĝis rondajn, nelobajn foliojn, kiuj longas 4 ĝis 7 cm kaj larĝas inter 3 kaj 4 cm. La folirando havas neregulajn dentojn. La malsupra flanko de la folioj havas grize feltan hararon. Ambaŭ folitipoj havas ĉe ilia supra malhelverda kaj brila foliflanko en ĝia juna stadio feltan hararon, kiuj malaperas dum la aĝo. Ankaŭ la ovale helbrunaj burĝonoj estas blanke feltaj. La foliaro de la arbo havas flavan koloron en la aŭtuno.

masklaj floraroj

Floraro kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La blanka poplo estas dioika arbo. Ĝi floras de marto ĝis aprilo antaŭ la apero de la folioj. Ĝiaj floraroj (amentoj) pendas. La amentoj longas ĉ. 4 cm. La verdaj inaj amentoj longas ĝis 10  cm. Ĉiu malgranda floro sidas en la akselo de renverse lanceta, mallonge denta kaj cilihava brakteo. La inaj floroj havas kalvajn, konusformajn ovolujojn kun mallonga tigo. La du flave verda stigmoj estas dividitaj en kvar partoj. La ruĝece ĝis flavece florantaj masklaj floroj havas ok ĝis dek kamenruĝajn stamenojn.

Kromosomnombro[redakti | redakti fonton]

La kromosomonombro estas 2n = 38 aŭ 57.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La polenigado de la poplo okazas per la vento. La disvastigo de la tre malgrandaj diasporoj okazas per la vento. La semoj en malgranda pendanta kapsulfrukto fariĝas maturaj de majo ĝis junio. La nur mallonge ĝermeblaj semoj ne havas rezervhiston. Pro la grandkvanta formado de radikoŝosoj eblas ankaŭ aŭtoĥorio.

Kvankam la arĝenta poplo estas ventopoleniganto, abeloj kolektas multe da poleno de la masklaj floroj.

Disvastigado[redakti | redakti fonton]

arĝenta poplo vintre en Vieno (natura monumento 782)

La natura arealo etendiĝas trans meza, suda kaj orienta Eŭropo, okcidenta Siberio, okcidenta Azio kaj Nordafriko. La blanka poplo ofte troviĝas apud grandaj riveroj, ekzemple Danubo, supra Rejno aŭ Odro. En okcidenta kaj norda Eŭropo la arbo ankaŭ kreskas, sed ne origine hejmiĝas tie.

La arĝenta poplo estas relative sentiva je sekeco. Ĝi estas tipa pionirarbo kaj malprofundradikanto. Ĝi preferas humidajn, freŝajn, malkompaktajn nutraĵriĉajn kaj bazoriĉajn grundojn kun gravela lomo kaj argilo en la subgrundo. Ĝi volonte kreskas en maldensaj ĉeriveraj arbaroj. Ĝi ankaŭ povas kreski sur marĉaj grundoj respektive sekaj kaj nutraĵmalriĉaj sablogrundoj. Relative ofte ĝi ankaŭ kreskas apud marbordoj. La arbo toleras someran varmon kaj vintran malvarmon.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La arbo havas biologi-inĝenerikan signifon pro sia rapida kreskado kaj senpretendecon kaj rapide kreskantaj radikoj. La arbo taŭgas por stabiligi dunojn. La pejzaĝistoj ŝatas la arĝentan poplon por planti apud aleoj kaj en parkoj. La flave brunan duramenon eblas uzi por fari paperon, rabotaĵon kaj lignofibrajn platojn.

Pliaj bildoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Gregor Aas, Andreas Ruedmller: Laubbäume, Gräfe & Unzer Verlag.
  • Werner Rothmaler: Exkursionsflora von Deutschland – Gefäßpflanzen: Grundband 2, Spektrum akademischer Verlag, ISBN 3-8274-1359-1.
  • Gerhard Stinglwagner, Ilse Haseder, Reinhold Erlbeck: Das Kosmos Wald- und Forstlexikon, Kosmos-Verlag, ISBN 978-3-440-10375-3.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. L. Dimitri: Enzyklopädie der Holzgewächse - 24. Erg.Lfg. 6/01
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-21. Alirita 2018-04-11.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-21. Alirita 2018-04-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]