Pordegokonstruaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
triŝtona pordego de Stonehenge.

Pordegokonstruaĵopordegohalo estas pli grandaj memstaraj pordego kaj memstaraj konstruaĵoj kelkfoje kun propraj ejoj aŭ funkcia parto de pli granda konstruaĵo aŭ konstruaĵkomplekso. Ili staras sur la limo inter du ne supertegmentitaj ejoj (korto, strato), havas supran ligon (arko, arkitravo) kaj havas pli reprezentativan karakteron ol veran funkcion.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Pordegokonstruaĵoj estas ekzemple triumfaj arkoj, triumfaj pordegoj, sed ankaŭ pontoturoj; ankaŭ hindaj toranoj kaj gopuramoj. Ankaŭ japanaj Torioj kaj ĉinaj ŝajnpordegoj (Pailou) estas pordegokonstruaĵoj.

En Egiptujo ekzistas la pilono kiel pordegokonstruaĵo kaj en Greklando la propileo kun multegaj specialaj formoj.

Urbaj pordegoj, burgaj kaj monaĥejaj pordegoj (ofte en formo de pordegodomoj) estas parto de defend-instalaĵo. Multaj el ili havas altajn turojn.

La interna ejo de pordegokonstruaĵo (ĉe triumfa arko la libera areo sub la arko) estas nomata pordegohalo. La templo de la mortintoj en Sakkara aŭ la pordego de Kserkso en Persepolis havas grandegajn pordegohalojn.

Egiptujo, Mezopotamio, Persujo
Grekujo kaj Romia imperio
Mezepoko
Nova epoko
Hindujo
Islamo
Majaoj