Bestoj aŭ animaloj (latin-science Animalia aŭ Metazoa) estas regno de plurĉelaj heterotrofaj organismoj, kiuj jam en ĉela nivelo diferenciĝas de plantoj kaj fungoj. Iliaj ĉeloj havas nek plastidojn nek ĉelan muron. Ili estas vicigataj en grupon opistokontoj. Laŭ la moderna klasigado, la regno de bestoj estas identa kun sia eksa subregno de plurĉelaj Metazooj. >>pli
Moluskoj (Mollusca) apartenas inter senvertebrulajanimaloj. Post artropodoj temas pri la plej nombra animala genro nombranta proksimume 135 000 specioj. Ilia latina nomo estas derivita de nomo molluscus, kio signifas molan nukseton.
La plurĉelajn animalojn ni povas simpligite dividi en du grupojn - "dufoliajn" kaj "trifoliajn". Sed la grupo de la dufoliaj animaloj estas nenatura (parafiletisma), ĉar ĝi ensumigas diversajn evoluajn liniojn. Sponguloj (en la slavaj lingvoj ili nomiĝas fungoj) (Poriferuloj), kiuj estas mem pri si ankaŭ parafiletikaj, kreas la plej bazajn branĉon de la animaloj. Ĉiuj animaloj escepte de la fungoj kreas monofiletismantaksononEumetazoa, la animaloj sen la fungoj kaj ktenoforoj kreas grupon Planulozoa. Grupon plej proksime parenca al la trifoliaj animaloj estas verŝajne miksozooj.
PERSONECO
red.D-ro Karl P. N. Shuker (n. 1959) estas brita zoologo kaj verkisto. Li vivas en West Midlands. Krom la verkado li vivtenas sin ankaŭ kiel konsilanto en demandoj de zoologio kaj kunlaboranto de amassciigaj rimedoj - li aperas en radio kaj televido, kaj li vojaĝas tra la tuta mondo. Lia specialigo estas kriptozoologio. Li estas konsiderata kiel unu el ties plej signifaj nuntempaj reprezentantoj.
Fajra pteroiso (Pterois volitans) estas venena fiŝo el familio de skorpenidedoj (Scorpaenidae) vivanta en Hinda oceano kaj Pacifiko, nome plejparte en malprofundaj akvoj kaj sur koralaj rifoj. Ĝia veneno ne estas por homo kutime morte venena, sed la trafita loko estadas ofte tre dolora kun longdaŭra resanigado. La pteroiso eluzas la venenon nur al memdefendo, kaj se ĝi ne estas endanĝerigita, ĝi mem ne atakas.
Temas pri soleca fiŝo, kiu vivas en pli malgrandaj biocenozoj nur junaĝe aŭ nur en tempo de reproduktado. Plenkreskule temas pri forte teritoria fiŝo, kiu defendas sian teritorion kaj antaŭ fremdaj kaj eĉ antaŭ unuopuloj de la sama specio. Eventualajn rompintojn ĝi forpeligas per sia aspekto aŭ per la veneno, kiun ĝi disponas. La maskloj de pteroiso estas multe pli agresemaj ol la femaloj.
red. Smilodontoj estas formortintaj rabobestoj de familio Smilodon, kiuj vivis en Norda Ameriko kaj Suda Ameriko antaŭ 1,6 miliono - 8000 jaroj. Smilodontoj, kiuj havis ankaŭ nomon sabrodentaj tigroj, apartenis en diversan kaj tre sukcesan grupon de karnovoruloj (Machairodontinae), hodiaŭ tute formortinta.
Mantoj (Mantodea) estas konataj per geedzeca kanibalismo. La ino ofte manĝas la virbeston jam dum kopulacio.
Mito, ke rajo manto (Manta birostris) kapablas ĉirkaŭgi homon per la flugiloj kaj sekve mortigi lin, ne estas bazita sur vero. Ununura danĝero por homo prezentas hazarda bato de la forta flugilo dum proksima kontakto.