Rekordoj de serpentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rekordoj de serpentoj

La plej malgranda serpento[redakti | redakti fonton]

Eble la plej malgranda terserpenteto, apartenanta en familion leptotiflopidedoj (Leptotyphlops bilineata), kiu troviĝas nur sur insulo Sankta Lucio, Martiniko kaj Barbadoso. Tiu ĉi serpenteto, kiu havas neevoluintajn okulojn kaj rozkoloran haŭton, estas simila pli al lumbriko ol al serpento. Ŝajnas, ke ĝia maksimuma longeco nur malofte superos 10 cm.

La plej longa serpento[redakti | redakti fonton]

Rekorda longeco (verkontrolita fare de fakuloj) de dum la plej longa serpento ĉasita en la naturo estas 9,76 m. Tenas ĝin pitono (Python reticulatus), mortigita en la jaro 1912 sur insulo Celebes. La plej longa bredata en kaptitejo estas denove pitono. En zoo en Pittsburgh ili bredis serpenton de nomo "Monstro", kiu atingis longecon 9,15 m. Zoologia kompanio en New York jam antaŭ multaj jaroj skribis rekompencon 5000 dolarojn por tiu, kiu alportos serpenton pli longan ol 10 m. Ĝis hodiaŭ neniu anoncis sin por tiu ĉi bela sumo.

La plej longa venena serpento[redakti | redakti fonton]

La plej longa venena serpento estas kobro (Ophiophagus hannah) el Sudorienta Azio. En la jaro 1930, ekzemplero bredata en londona zoo atingis grandecon 5,71 m, dum pezo preskaŭ 12 kg. Tajpano (Oxyuranus scutellatus), kvankam laŭ antaŭaj fontoj oni indikis ĝian kutiman longecon pli ol 4 metroj, fakte artingas mezproksime nur ĉirkaŭ du, malofte ĝis 2,5 m. Maksimume verkontrolita longeco de tajpano estis 276 cm, neoficialaj fontoj indikas preskaŭ pli ol 3 metroj.

Evolue la plej malnovaj serpentoj[redakti | redakti fonton]

Inter evolue la plej malnovaj kaj la plej primitivaj serpentoj en la planedo apartenas reprezentantoj de leptotiflopidedoj (Leptotyphlopidae), tiflopidedoj (Typhlopidae), cilindrofidedoj (Cylindropheidae) kaj eblas diri ankoraŭ boadedoj (Boidae) kaj pitonedoj (Pythonidae).

La plej malnova konata serpento[redakti | redakti fonton]

La plej malnova konata serpento estas surtera specio konata sub nomo Lapparentophis defrennei, kiu vivis sur teritorio de hodiaŭa norda Afriko antaŭ 150 - 100 milionoj da jaroj. Pluan rekordon tenas mara specio de serpento Simoliophis, kiu aperis proksimume antaŭ 100 milionoj da jaroj kaj priloĝis maran fundon en ĉirkaŭcaĵo de Eŭropo kaj norda Afriko. Poste la evolua vico estas interrompita kaj pluaj trovitaĵoj devenas nur el tempo multe pli malfrua, proksimume antaŭ 65 milionoj da jaroj.

Evolue la plej novaj serpentoj[redakti | redakti fonton]

Male, evolue la plej novaj estas viperedoj (Viperidae), inter kiuj apartenas ankaŭ krotaloj (Crotalinae). Ni trovos viperedojn preskaŭ sur ĉiuj mondpartoj krom Aŭstralio, kio atestas pri tio, ke ili evoluis nur post ties apartiĝo de la ceteraj mondpartoj.

La plej maljuna serpento[redakti | redakti fonton]

La longeco de vivo ĉe serpentoj diferenciĝas specio de specio. Malgraŭ tio eblas diri, ke serpentoj kiel tiaj estas proporcie longaĝaj. Krotaloj ĝisvivas en kaptiteco mezproksime 10 - 15 jarojn, unu ruĝkolora elapo (Elaphe guttata) ĝisvivis en kaptiteco nekredeblajn 21 jarojn. Grandaj serpentoj en kaptiteco, kie ili havas idealajn kondiĉojn, ĝisvivas preskaŭ kelke da dekoj de jaroj. Masklo de kutima specio de boao (Boa constrictor), pereis en la jaro 1977 en aĝo 40 jaroj, 3 monatoj kaj 14 tagoj en zoo Philadelphia, en Pensilvanio en Usono.

La plej peza serpento[redakti | redakti fonton]

Sendube la plej peza serpento estas anakondo (Eunectes murinus), vivanta en Sud-Ameriko kaj sur Trinidado. Dum la plej longa dokumentita mezurita ekzemplero longa 9,15 m pezis nekredeblaj 227 kg. Sudamerikaj indianoj ĉasas anakondojn pro viando.

La plej peza venena serpento[redakti | redakti fonton]

La plej peza venena serpento estas onidire krotalo (Crotalus adamanteus), kiu ĉe proksimume 2,5 metra longeco, povas atingi preskaŭ 13 kg.

La plej longa krotaleda serpento[redakti | redakti fonton]

Kun siaj preskaŭ 360 cm la plej longa krotaleda serpento estas amerika lakeso (Lachesis muta), kiu havas ankoraŭ unu unuaecon. Tio estas unusola krotalo en la mondo, kiu ne estas vivnaska, sed ĝi demetas ovojn. Ĝi priloĝas pli humidajn praarbarojn kaj ĝi vivas per surtera maniero.

La plej ega vipereda serpento[redakti | redakti fonton]

La plej ega vipereda serpento ne nur de Afriko, sed fakte de la tuta mondo, estas sendube gabona vipuro (Bitis gabonica). Ĝi ĝiskreskas longecon pli ol du metroj kaj ĝi povas esti pli forta ol homa femuro.

La plej malofta krotaleda serpento[redakti | redakti fonton]

La plej malofta krotaleda serpento estas evidente Corallus cropanii, konata nur laŭ tri ekzempleroj ĉasitaj proksime de Sao-Paŭlo.

La plej venenaj serpentoj[redakti | redakti fonton]

La plej multe venena mara serpento estas evidente hidropso (Hydropsis belcheri) kaj enhidrino (Enhydrina schistosa). Tiuj ĉi serpentoj havas tre abruptan venenon. Inter la plej venenaj surteraj serpentoj apartenas sendube serpento tajpano (Oxyuranus scutellatus), kies venenaj glandoj povas atingi kvanton preskaŭ 400 mg da veneno, kaj tio estas en alikalkulo 94 112 mortaj dozoj por musoj. (Oni indikas la dozojn en mg de seka veneno je 100 g da muso subhaŭte.)

Laŭ plene plej novaj esploroj kiel la plej venena serpento en la mondo estas konsiderata aŭstralia serpento de specio Parademansia microlepidota. La efikeco de ĝia veneno estis perlaboratorie konfirmita nur en la jaro 1975. Ĝi vivas en maldense loĝataj regionoj de sudokcidenta Queensland kaj ĝia veneno estas onidire 4foje pli efika ol la veneno de tajpano. Inter la plej venenaj serpentoj de la mondo apartenas ankoraŭ Notechis scutatus, aŭ elapideda serpento Acanthophis antarcticus. La timigata nigra mambo (Dendroaspis polylepis) estas sur ŝtupetaro de venenco proksimume nur sur la kvina loko.

La plej granda disvastiĝo de venenaj serpentoj[redakti | redakti fonton]

Unuaecon en kvanto de venenaj serpentoj havas sendispute Aŭstralio. Tiu ĉi kontinento havas tre riĉan kaj tre nekutiman serpentan faŭnon, kiu diametre diferenciĝas de la ĉirkaŭa mondo - cetere tiel kiel ankaŭ la cetera faŭno de Aŭstralio. El 143 specioj ĉi tie vivantaj serpentoj estas nur 11 specioj de natrikenoj, kvankam sur ĉiuj ceteraj kontinentoj la natrikoj dominas. Sed ĉi tie vivas ĉirkaŭ 65 specioj de elapidedaj serpentoj, kio estas plena triono de ilia tutmonda nombro. Tiuj ĉi serpentoj eluzis konvenajn kondiĉojn kaj neĉeeston de naturaj predantoj kaj loĝigis preskaŭ ĉiun liberan biotopon. Aŭstralio tiel fariĝis kontinento, kie aperas plej multe da specioj de venenaj serpentoj en la mondo.

La plej longaj venenigaj dentoj[redakti | redakti fonton]

La plej longaj venenigaj dentoj havas viperedoj kaj boaedoj (Solenoglypha). Ili troviĝas antaŭe sur makzelo, ili estas kavaj kiel injektilo kaj en trankvilo ili celas malantaŭen. Nur mordinte, kiam la serpento malfermos faŭkon, la dentoj elstaros en vertikalan pozicion. Rekordulo en la longeco de la venenigaj dentoj estas gabona vipuro (Bitis gabonica), kiu estas preterpase ankaŭ la plej ega vipuro de la mondo. Ĝiaj dentoj atingas longecon preskaŭ 50 mm!

La plej granda imuneco kontraŭ serpenta veneno[redakti | redakti fonton]

El mamuloj kaj reptilioj estas nature la plej rezistemaj tiuj specioj, kiuj rekte vivtenas sin per serpentoj. Ekz. kontraŭ la veneno de kobro (Naja nivea) estas tre rezistema mungoto, kiu eltenas dozon preskaŭ 20 mg da veneno de tiu ĉi serpento. Tio prezentas dozon proksimume 100 foje pli granda, ol kia mortigus kavion kun la sama pezo. Sed la plej rezistema el la mamuloj kontraŭ la veneno de elapidedoj estas sudafrika ĉasbesteto surikato (Suricata suricata), kiu estas en proporcio al la pezo nur 500 g, ĝi eltenas sen kiaj ajn simptomoj dozon preskaŭ 10 mg da veneno de kobro. Ankaŭ eŭropa erinaco (Erinaceus europaeus), kiu tre ofte ĉasas vipurojn (Vipera berus) estas kontraŭ iliaj venenoj tre rezistema, kaj ĝi eltenas preskaŭ 40 foje pli grandan dozon ol kavio. Grandan rezistemon havas ankaŭ melivoro (Mellivora capensis).

El serpentoj estas denove specioj, ĉasantaj venenajn serpentojn. Ekz. usonaj lapropeltedoj (Lampropeltis) estas pli ol 100 foje rezistemaj kontraŭ la veneno de krotaloj ol muso. Proksimume same rezistema estas sudamerika musurano (Clelia clelia) kaj ankoraŭ kelke da specioj. Sed nenia animalo ne estas absolute rezistema kontraŭ la serpenta veneno kaj eĉ la venenaj serpentoj mem ne estas plene imunaj kontraŭ la propra veneno. Sed ilia rezistemo estas granda.

La plej rapida serpento[redakti | redakti fonton]

Nigra mambo (Dendroaspis polylepsis) el Afriko estas onidire la plej rapide moviĝanta serpento. Ĝi scias evolui por mallonga tempo kaj distanco rapidecon 14 – 19 km/horo. La plej rapide naĝantaj serpentoj estas maraj hidropsoj el hindopacifika regiono. Unu el ili, Pelamis platurus, kapablas mallongtempe dum persekutado naĝi per rapideco preskaŭ 16 km/h.

Plej alte vivanta serpento[redakti | redakti fonton]

Serpentoj estas dependaj je temperaturo de ĉirkaŭa medio kaj altaj supermaraj altecoj do tro ne taŭgas por ili. Malgraŭ tio kelkaj serpentoj kapablis akomodiĝi eĉ al tiuj ĉi kondiĉoj. Plej bone kapablis adaptiĝi al la montara medio vipuroj kaj krotaloj. Ekz. vipuro (Vipera berus) vivas en Skandinavio kaj en Alpoj preskaŭ en alteco 3000 metroj kaj mezamerika krotalo (Crotalus triseriatus) suprenrampas ĝis limo de 4400 metroj. Sed absoluta rekordulo estas verŝajne krotaleda serpento Agkistrodon himalayanus, kiu vivas ĉe montarpiedo de himalaja glacimontoj en alteco preskaŭ 4900 metroj! Al la vipuro (Vipera berus) apartenas plie ankoraŭ unu unuaeco: temas pri serpento kun la plej norda regiono de apero. Kelkaj ĝiaj populacioj en Skandinavio vivas malantaŭ arkta cirklo!

Rekorduloj en naĝado[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj serpentoj senescepte scias naĝi. Ĉe maraj serpentoj la naĝado estas memkomprenebleco, sed ankaŭ sekteraj aŭ arbaj serpentoj estas eminentaj naĝantoj. Unu boao (Boa constrictor) ĝisnaĝis el sudamerika kontinento ĝis insulo St. Vincent, kio estas distanco pli ol 320 km. Post tiu ĉi plenumo la serpento estis en tre bona korpa stato.

Majstroj en malsatigado[redakti | redakti fonton]

Serpentoj post la satiĝo digestas kelke da tagoj aŭ semajnoj (laŭ la pezo de ĉasita ĉasakiraĵo). Sed ofte ili ne akiras nutraĵon regule kaj multfoje ili estas devigitaj malsatiĝi longan tempon. Grandaj serpentoj eltenos sen nutraĵo multe pli longe. Do ekzemple birma pitono (Python molurus molurus) ne akceptis nutraĵon 149 tagojn kaj dum tio ĝi perdis nur 10 % de sia pezo. En praga zoo ne akceptis nutraĵon retikulata pitono (Python reticulatus) 270 tagojn kaj dum tio ĝi perdis sole 12 % de sia pezo. En frankfurta zoo ne voris retikulata pitono plenajn 500 tagojn, poste mallongan tempon ĝi akceptis nutraĵon, por ke poste fastu sin péluajn 450 tagojn. Gabona vipuro (Bitis gabonica) ne voris 679 tagojn kaj brazila krotalo (Crotalus durissus) dum 780 tagoj. Seba pitono (Python sebae) eltenis sen nutraĵo plenajn 870 tagojn!

Sed la mondan rekordon tenas eble retikulata pitono (Python reticulatus),mezuranta 6,45 m kun la pezo komence de fasto 75 kg. Tiu ĉi serpento ne akceptis nutraĵon plenajn 910 tagojn, ĝis kiam ĝi ne mortis. Post sia morto ĝi estis nur 27 kg peza.

Unuseksa serpento[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj serpentoj pro sukcesa reprodukto devas necese kopulacii. En Barato, sudorienta Azio, sed ankaŭ en suda Afriko kaj Aŭstralio vivas specio de primitiva serpento - Ramphotyphlops braminus, kiu estas unusola konata, partenogenetike reprodukcianta serpento en la mondo. Ĉe tiu ĉi serpento aperas sole femaloj, kiuj en la tempo de maturiĝado komencos aŭtomate demeti fekundigitajn ovojn eĉ ne kopulaciinte antaŭe. Sed el tiuj ĉi ovoj denove elkoviĝos denove nur femaloj, kiuj estas perfektaj genetikaj kopiaĵoj de siaj patrinoj. Sed tiu ĉi interesa ludo de la naturo ne havas el longdaŭra vidpunkto tro espero por sukceso. La genetika variableco, tiel grava por akomodiĝado de ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, ĉi tie nome tute mankas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bestoj de la tuta mondo - Serpentoj (Jiří Felix) 1978 SZN Praha
  • Libro pri serpentoj (John A. Burton) 1998 Svojtka&Co. Praha
  • Interneto

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]