Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vasboldogasszony)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Ĉieliro de Maria
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vasboldogasszony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Vasvár
paroĥo en Egervár
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en mezo de vilaĝo Vasboldogasszony.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento, la unua mencio okazis en 1409. Pro atakoj de turkoj la preĝejo bruldetruiĝis, ruiniĝis, priskribo mencias nur la turon kaj kelkajn murojn en 1698. Post kelkaj jaroj la kirko plene renoviĝis, en 1765 barokiĝis. Arkeologoj faris esplorojn en 1975, poste la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en la vilaĝo ĉe vojkruciĝo. La fasado estas simetria, meze altiĝas la turo sen iu ajn reliefo. Malantaŭ la turo troviĝiĝas la navo, kiu finiĝas en malpli larĝa duonronda absido. En la sankteja muro estas videbla duobla gotika sidniĉo.

Altaro[redakti | redakti fonton]

La plej menciinda interna vidindaĵo estas la skulptita ligna altaro farita el tilio eble en 1710. Ĝi estas orumita kaj prezentas ĉieleniron de Maria. La agon helpas 4 anĝeloj. Plej supre Sankta Triunuo estas videbla. Rando de la skulptaĵo konsistas el folioj. La altaro estis restaŭrita en 2001.

En la navo estas videblaj statuoj pri Sankta Francisko kaj Sankta Vendelo.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.