Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Doboz)
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco | |
---|---|
![]() Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Doboz
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Doboz |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Suda Ebenaĵo, Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Gyula |
paroĥo | loke, sed zorganto en Békéscsaba |
Dato de konsekro | 1902 |
Konsekrinto | Lőrinc Schlauch |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | de:Viktor Siedek |
Konstrustilo | novromaniko |
Konstruado | 1897–1902 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Doboz, Vésztői út – kastélypark |
La paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas impona sakrala historia monumento en grandvilaĝo Doboz (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Jam en la 11-a jarcento Doboz havis kirkon, kiu malaperis dum dominado de turkoj. La loka grafo konstruis pompan kapelon kaj maŭzoleon en sian kastelparkon inter 1897-1902. La paroĥa rajto alvenis en 1911. La preĝejo estis restaŭrita en 1970.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en kastela parko, sed tre proksime troviĝas ankaŭ la menciita maŭzoleo. La fasado estas malsimetria, ĉe la dekstra angulo kvarangula turo iomete reliefas ene kun 3 sonoriloj. Ĉe la alia (maldekstra) angulo ronda turo aliĝas al la fasado, sed ties alto atingas nur tegmenton de la navo. Mezo de la fasado estas la enirejo, tuj dekstre blinda (enmurita) enirejo, maldekstre vera enirejo. La navo finiĝas en duonronda absido. La sakristio aliĝas al la navo ĉe la dekstra flanko.
La plafono estis farita el ferbetono, ĝuste tiutempe oni komencis uzi tiun teknikon en Hungarlando. Interne la ŝtupoj, kolonoj, baptujo estas marmoroj, same la altara kruco, kiun János Fadrusz kreis. Elektitaj majstroj, ofte eksterlandaj faris la meblojn, instalaĵojn.
Kermeso okazas en dimanĉo post la 14-a de septembro.