Preĝejo Naskiĝo de Maria (Tápiószele)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tápiószele
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Nagykáta
paroĥo loke
Dato de konsekro 1738
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (absido), baroko (navo)
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Naskiĝo de Maria estas romkatolika monumento historia en urbo Tápiószele (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Eklezia fonto mencias jam kirkon dediĉitan al Demetrio de Tesaloniko en 1347. Dum dominado de la turkoj la loĝantoj iĝis kalvinanoj, ili ekhavis la kirkon. La katolika grupo estis refondita en 1728. Samtempe la katolikoj konstruis en la sama loko novan preĝejon, tamen ili profitis ion el la malnova. Signifa trakonstruo okazis en 1746. La turo estis konstruita en 1832, la flankonavoj en 1935. Alia fonto mencias trakonstruon en 1895. La orgeno estis farita en 1857 kaj estis trakonstruita en 1925 kaj 1984.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo staras sola en korto. En la simetria fasado la turo meze altiĝas. Ankaŭ la enirejo funkcias meze, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. La navo havas 2 krucnavojn kaj sakristion (en la alia flanko kapelon). La absido estas oklatera kaj estas apogitaj per pilieroj ĉe la anguloj. La ĉefaltaro estis farita en la 19-a jarcento, la ceteraj instalaĵoj en la pli frua jarcento.

Kermeso okazas en dimanĉo depost la 8-a de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.