Preĝejo Patrono de Hungaroj (Pécel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Pécel
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Pécel
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécel
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Gödöllő
paroĥo loke
Dato de konsekro 1900
Konsekrinto János Jung
Arkitektura priskribo
Konstruado 18971899
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Pécel Szent Imre körút 8
vdr

La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya-templom) estas sakrala konstruaĵo en urbo Pécel (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto en tiu loĝloko jam en 1338 paroĥo funkciis. La loĝantoj prenis la kalvinismon ĉirkaŭ komenco de la 17-a jarcento. La sporadaj katolikoj eklezie apartenis al Isaszeg, ekde 1762 al Rákoscsaba (nuntempa urboparto en Budapeŝto. En Pécel en 1788 la katolikoj konstruis lernejon, unu el ties ĉambro estis loko de diservoj. Estis ankaŭ sonorilostablo kun sonoriloj. En 1871 oni aĉetis domon, kiu estis transformita preĝdomo. Post jaroj la lernejo estis vendita. La nun videbla kirko konstruiĝis inter 1897-1899. La orgeno estis farita en 1899 kaj trakonstruita en 1949. La matrikulado komenciĝis en 1915, la paroĥa rajto alvenis en 1922. István Takács (pentristo) faris la freskojn en 1955. La kirko estis renovigita inter 1973-1975.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto ankaŭ krucifikso estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas cepoforma. Sakristio aliĝas al la absido.

Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Diservo en la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.