Preĝejo Sankta Antonio (Derecske)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Antonio de Padovo
Paroĥa preĝejo Sankta Antonio de Padovo en Derecske
Paroĥa preĝejo Sankta Antonio de Padovo en Derecske
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Derecske
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Berettyóújfalu
paroĥo loke
Dato de konsekro 1742
Konsekrinto Miklós Csáky
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Derecske, Templomkert tér 2.
vdr

La preĝejo Sankta Antonio de Padovo estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en urbo Derecske.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri katolika kirko okazis en 1294. La kalvinanoj okupis ĝin en 1556, tiam la loĝantoj jam estis kalvinanoj. Loka bienulo Pál Antal Esterházy (1711) konstruis kapelon (aŭ preĝdomon) en 1742, ĉar intertempe alvenis katolikaj servistoj. Post jardekoj ĝi estis pligrandigita, en 1865 turo estis alkonstruita. La ĉefaltaro kaj aliaj instalaĵoj estis faritaj ĉirkaŭ 1860, la vitraloj en 1928. Inter 1844-1910 muzikadis la unua orgeno, la dua poste. La turo estis renovigita en 1953, poste pro ŝtormodetruo en 1962. La plena preĝejo renoviĝis interne en 1963 kaj 1990, ekstere en 1966 kaj 1991.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola, la fasado estas simetria. Meze malsupre la enirejo funkcias, kiun pluvŝirmilo defendas. Super la enirejo ronda fenestro, pli supre kvadrata fenestro estas videbla. La plej supre plurlatera turo altiĝas, ene 3 sonoriloj loĝas. La turpinto estas same plurlatera kaj piramideca. La navo finiĝas en duonronda absido. En la preĝejo la ĉefaltaro ne havas bildon, sed statuon pri Sankta Antonio. La menciitaj vitraloj prezentas la plej konatajn hungarajn sakktulojn (Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Elizabeto de Hungario kaj Margareta de Hungario).

Fontoj[redakti | redakti fonton]