Preĝejo Sankta Ladislao (Aszaló)
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao | |
---|---|
preĝejo de Aszaló
| |
Catholic parish church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Aszaló |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Aszaló.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko preĝejo funkciis jam en tiu vilaĝo. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1766-1803. La turo bruldetruiĝis en 1854, sed poste oni renovigis ĝin. La orgeno ekfunkciis en 1808, ĝi estis trakonstruita en 1910.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto. En mezo de la fasado la turo altiĝas, sube la enirejo troviĝas. Supro de la turo estas okflanka alta piramido. La absido estas kovrita per kvarona kupolo. Interne la orgeno havas lokon en la galerio. Ĉe la ĉefaltaro pentraĵo estas videbla pri Sankta Ladislao. La ĉefaltaro estis farita en 1766. La plej grava ligna skulptaĵo prezentas resurekton el la 18-a jarcento.
En la korto estas ankaŭ kruco.