Preĝejo Sankta Mikaelo (Városlőd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Városlőd
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Városlőd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Városlőd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Veszprém (urbo)
paroĥo loke
Dato de konsekro 1761
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Városlőd.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko monaĥejo kun gotika kirko estis konstruita en la 14-a jarcento. La unua mencio okazis en 1347, sed post longa konstruado la fonda dokumento estis skribita nur en 1387. En 1480 edzino de Matiaso la 1-a (Hungario) vizitis la monaĥejon. Pro la kontraŭturkaj bataloj la preĝejo ruiniĝis, la monaĥejo preskaŭ plene malaperis, ja mem la hungaroj eksplodigis ilin en 1544 por la turkoj ne havu ilin. Tamen pri ili restis pentraĵo, laŭ tio ĝi estis defendkirko. En 1728 ŝvaboj alvenis, post 2 jaroj la paroĥo refondiĝis. La nun videbla baroka preĝejo estis konstruita inter 1747 kaj 1750 fare de Márton Bíró. Dum la rekonstruo oni profitis la kelkajn restintajn murojn. La orgeno estis farita en 1930, renovigita en 2011.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en mezo de placo. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene relifas, la enirejo funkcias tra la turo. La turopinto estas bulboforma. En flanko de la navo la sakristio aliĝas. La absido estas plurlatera. La ĉefaltaro estis farita ĉirkaŭ en 1750 por la Baziliko de Veszprém, tamen ĝi estas nun tie ĉi. Ĝi prezentas Sanktan Mikaelon, kiam li venkas la drakon. Ankaŭ la predikejo estas mirinda. Estas 3 flankaj altaroj: Koro de Jesuo, Koro de Maria kaj Virgulino de Lourdes. Menciindas 2 statuoj pri Sankta Antonio kaj Sankta Terezia.

Kermeso okazas la 29-an de septembro.

Aerfoto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.