Preĝejo Sankta Nikolao (Kissomlyó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Nikolao
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kissomlyó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
paroĥo en Jánosháza
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko, poste gotiko, fine baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kissomlyó.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1348. La origine romanika kirko estis pligrandigita laŭ gotiko en la 14-a jarcento. En 1588 la turkoj okupis la vilaĝon, sed la preĝejo ne estis detruita. Iam en la 17-a jarcento luteranoj uzis la kirkon, sed en 1732 la katolikoj reakiris ĝin. Ili trakonstruis ĝin jam laŭ baroko. En 1789 turo, en 1822 sakristio, en 1834 nova plafono estis konstruitaj. Arkeologoj faris esplorojn en 1974.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola inter tilioj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turo altiĝas super la meza enirejo kaj en la teretaĝa nivelo estas pli larĝa, ol la supra parto. La enirejo funkcias tra la turo. La navo estas apenaŭ pli larĝa, ol la turo. La absido estas oklatera.

Kermeso okazas en la 6-an de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.