Preĝejo Sankta Triunuo (Balatonlelle)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
Preĝejo Sankta Triunuo en Balatonlelle
Preĝejo Sankta Triunuo en Balatonlelle
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonlelle
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Dato de konsekro 1998
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 19431972
Specifo
Longo 35 m
Larĝo 17 m
Alto 35 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Balatonlelle.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko jam en la 11-a jarcento estis baziliko. La konstruado de tiu moderna (laŭvice la tria) preĝejo komenciĝis dum la 2-a mondmilito laŭ plano de Bertalan Árkay, sed plene ĝi pretiĝis nur en la 1970-aj jaroj. La turo pretiĝis en 1972, pli frue en 1965 la interna parto trakonstruiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La konstruaĵo havas unusolan turon, 3 navojn, subpreĝejon aŭ kelon kaj du flankokapelojn. La sakristio (kiu estas alta, simbolizanta la sanktan monton) finiĝas en absido. La interna alto estas 9 m.

Ekde 2009 la preĝejo estas Monumento historia. Kermeso okazas en la tago de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.