Preĝejo Sankta Triunuo (Sitke)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Triunuo
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Sitke
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Sitke
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sitke
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Jánosháza-Kemenesalja
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika, la plej malnova Monumento historia en vilaĝo Sitke (en Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kirko okazis en 1327. En la 16-a jarcento la kalvinanoj profitis la preĝejon (en 1636 ĝi estis pligrandigita), en 1725 la katolikoj reakiris éa konstruaĵon. Plena trakonstruo okazis inter 1767 kaj 1774, nur la fundamento restis. La orgeno alvenis en 1820. Inter 1842-1865 la preĝejo interne renoviĝis (poste en 1938), ekstere en 2001.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. En mezo de la fasado la turo iom reliefas. La absido estas ok-angula, sed interne la sanktejo jam estas duonronda. Apud la absido po unu sakristioj etendiĝas. Interne la plej impona estas la ĉefaltaro, ties bildo prezentas la Sanktan Triunuon. La flanka altaro estas dediĉita al Johano Nepomuka, kie estas videbla ŝtona reliefo restinta el la origina romanika preĝejo. La predikejo estis kreita en 1775. Ĉe la enireja parto supre galerio por la orgeno etendiĝas. Sub la preĝejo estas kriptoj por la familio Felsőbüki Nagy.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.